Hollókő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hollókő apartenas al Monda Kulturheredaĵo
Hollókő apartenas al Monda Kulturheredaĵo
Hollókő
vilaĝo
Hollókő
Blazono
Oficiala nomo: Hollókő
Lando Hungario Hungario
Departemento Nógrád
Distrikto Distrikto Szécsény
Historia regiono Hungara reĝlando
Memorindaĵo Hollókő burgo
Situo Hollókő
 - alteco 352 m s. m.
 - koordinatoj 47° 35′ 53″ N 19° 20′ 58″ O / 47.59806 °N, 19.34944 °O / 47.59806; 19.34944 (mapo)
Areo 73,93 km² (7 393 ha)
Loĝantaro 408 (01.01.2010)
Denseco 5,52 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 3176
Telefona antaŭkodo 32
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Malnova vilaĝo de Hollókő
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 401
Regiono Eŭropo
Kriterioj v
Vikimedia Komunejo: Hollókő
Retpaĝo: www.holloko.hu

Hollókő (ˈholːoːkø) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Nógrád, en Distrikto Szécsény. Ĝi estas parto de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO ekde 1987 kiel vilaĝa skanzeno. La loknomo Hollókő signifas esperante korvoŝtono aŭ korvoroko (kie korvo egalas al Corvus corax), ĉar laŭ la legendo, la korvoj forportis nokte ĉion, kion la homoj dumtage konstruis.

Szécsény troviĝas je 17 km.

Hollókő konsistas el du partoj, el nova kaj malnova. Partoj de la malnova vilaĝo servas hodiaŭ la turismon (poŝta muzeo, popoldomo, turistaj loĝejoj). Ĉiujare dum Pasko, la turistoj povas ĝui la malnovajn hungarajn tradiciojn, kiam la junuloj de la vilaĝo surŝutas junulinojn per sitelo da akvo.

La malnova parto de la vilaĝo suferis incendion en 1909 kaj tute neniiĝis, sed estis denove konstruita.

Vilaĝo situas kun ĉ. 700 loĝantoj en la montaro Cserhát, sub la samnoma fortikaĵo situanta 362 m-ojn super la marnivelo. La fortikaĵon komence posedis la familio Illés; poste ekde 1313 la familio Szécsényi. En 1552 la turkoj okupis ĝin sen ajna pafo. Ĝi plurfoje ŝanĝis estron. En la jaro 1683 la armeo de Jan Sobieski, reĝo de Pollando, definitive liberigis ĝin. En 1717 je imperiestra ordono la fortikaĵo iĝis parte malkonstruita. La konservita parto de la fortikaĵo havas duoblan muregon kaj „internan” turon en la centro. Partoj de la fortikaĵo, kiu havis gravan rolon en la 16-a jarcento kontraŭ la turkaj atakoj, estas restaŭrigitaj.

La vilaĝanoj apartenas al la etna grupo de Palóc-oj. Ili havas tre kolor-riĉan vestaĵojn kaj karakterizan parolmanieron (dialekton).

Hollókő estas laŭleĝe protektata ekde 1962. En 1987 UNESKO deklaris ĝin parto de la Tutmonda Kultura Heredaĵo. – La vilaĝ-rezervejo konsistas el 58 protektataj konstruaĵoj.

La romkatolika Preĝejo de Marteno de Tours (Hollókő) staris jam en la jaro 1342. La nun videblan aspekton, kun ligna sonorileg-turo 18 m-ojn alta, ĝi ricevis en 1883. La ĉirkaŭaĵo de Hollókő estas pejzaĝ-protekta distrikto. Ĝiajn natur-valoraĵojn montras la ekspozicio aranĝita en unu el la domoj.

En Hollókő migra poŝto servas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Hollókő
Burgo Hollókő