Homa ekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plugante rizkampojn pere de akvobubaloj, en Indonezio. Agrikulturo estas grava fako de la studobjektoj de la homa ekologio.

La homa ekologio estas inter- kaj trans-faka studaro de la rilato inter la homoj kaj ilia natura, socia kaj konstru-medioj. La filozofio kaj la studo de la homa ekologio havas svagan historion kun progresoj en ekologio, geografio, sociologio, psikologio, antropologio, zoologio, epidemiologio, la publika sano kaj la hejma ekonomio, inter aliaj.

Temas pri la kvina vidpunkto rilata kun la sociologio, krom la kultura antropologio, la socia psikologio, la demografio kaj la homa geografio. Ĝi celas la studon de la konektoj de la loĝantaro kun la ekosistemo. Estas per si mem kiel metodo por la fokuso de la elekto kiun faras el siaj enhavoj kiel triopoj kaj duopoj: la loĝantaro adaptita al kulturo kaj spaco — kio estas komponita de socia organizado kaj teknologio —, al medio por survivi. La ekosistemo formita de tiuj kvar faktoroj estas nestabila kaj sur la limo de tiu procezo konflikta estas la ekologia plano de adaptado. Ĉar, se la loĝantaro etendiĝas, la medio malboniĝas, aŭ ne plenumas la novajn necesojn. Tiam, ĝi venas en konflikto kun la dezirata plano por la homa komunumo. Ekzemplo estas la studo de la problemoj okazigitaj de la trafiko en la urboj.

La fako de la homa ekologio enhavas jenon:

  1. Multajn fakon pri la studo de individuoj kaj grupoj (por ekzemplo, biologio, nutrado, psikologio, sociologio, epidemiologio, demografio)
  2. Multajn fakon pri la studo de la medio kiel scenejo aŭ kunteksto de la vivo ĉu individua ĉu grupa kaj de la medioj kiel esencaj resursofontoj (por ekzemplo, sciencoj pri familio, medio kaj planado, geografio, antropologio, sciencoj de la medio, urboplanado, politikaj sciencoj, media sano)
  3. Multajn fakon kun la celo plibonigi la individuan kaj familian vivon (por ekzemplo, edukado kaj media terapio de geedzeco kaj familio, medicina kaj konsila psikologio, sociala laboro, studoj de politiko, juro, sistemoj de nutrado, dieto, publika sano, medicino kaj aliaj profesioj de sano kaj edukado)
  4. Multajn fakon pri la la konservado, la desegno de la konservado kaj la administrado de la medio kaj planado de ties resursoj (ekz, planado de la uzado de la tero, agrikulturo, konservado de la grundo, akvokvalito, sistemoj de eltenebla agrikulturo, media justeco, loĝado kaj arkitekturo, urbaj ekosistemoj, transigo de teknologio, pritaksado de la media efiko, ekologia ekonomio)
  5. Aliajn fakojn kaj similajn profesiojn rilatajn kun la homa disvolviĝo, la homaj valoroj, la elteneblo de la medio kaj la eltenebla interagado de la homa ekosistemo por estontaj generacioj (por ekzemplo, filozofio, religio, arto, literaturo, studoj de demografio).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. R.,, Miller, Julia; M.,, Lerner, Richard; B.,, Schiamberg, Lawrence; M.,, Anderson, Pamela. Encyclopedia of human ecology. ISBN 1576078531. OCLC 53165649. Konsultita la 14an de oktobro 2019.