Homo, ne koleru!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homo, ne koleru!
surtabla ludo • cross and circle game • tabulludo
Eldonisto Schmidt Spiele
Nombro de ludantoj 2 kaj pli
Aĝa rekomendo 4 kaj pli
Daŭro de ludo 20 ĝis 40 minutoj
Eldondato 1914
vdr

Homo, ne koleru! (germane Mensch ärgere Dich nicht) estas unu el la plej disvastigitaj tabulludoj en la mondo. Temas pri infanludo por du kaj pli da ludantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ludo estis patentita en la jaro 1896 en Granda Britio (patento 14636) kaj temas pri modifo de malnova barata ludo Paĉisi.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Tasko de la ludo estas alkonduki figuretojn (kutime 4) el starta dometo ĝis cela dometo. La ludantoj movas la figuretojn je nombro de kampoj egalanta al ĵeto de ĵetkubo. Se figureto estos finanta sur kampeto okupita de fremda figureto, tiu estos redonita en la startan dometon. Sur kampeto okupita per figureto de la sama koloro ne eblas eniri. Por aktivigi figureton necesas ĵeti seson, se ludanto ne havas aktivan figureton, li ĵetas trifoje. Post la seso ludanto ĵetas ankoraŭ unufoje.

Ekzistas reguligoj, kiam parto de figuretoj povas eĉ retroiri.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]