How High the Moon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

How High the Moon estas kanto el la revuo Two For The Show (komponaĵo de William Morgan Lewis, teksto de Hancy Hamilton), aperinta en 1940. La peco estas malrapida balado laŭ la formo A-B'-A-B" kaj preskaŭ traire tenata en maĵoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo kaj la kanto estis unuafoje prezentataj la 8-an de februaro 1940. Mallonge poste Benny Goodman surdiskigis How High the Moon kun kantistino Helen Forrest kaj atingis per tio rangon 8 inter la usonaj furorkantoj. La kanto taŭgis ankaŭ kiel ĵaza normkanto. Aparte la sonregistraĵo de la peco kun Ella Fitzgerald kiel skatkanto (1947) ĝin rapide diskonigis; ĝi estis dum la dua duono de la 1940-aj jaroj unu el la plej ofte ludataj titoloj ĉe spontankoncertoj de bibop-muzikistoj, kaj la sinsekvo de la akordoj formis la akordframon por la komponaĵo Ornithology de Charlie Parker.

Ella Fitzgerald, Lionel Hampton kaj aliaj transprenis 'Ornithology' en siajn solojn Solo je la interpretado de How High the Moon. La komponaĵo Solar de Miles Davis baziĝas sur partoj de la akordstrukturoj de How High the Moon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bohländer, Carlo u.a: Reclams Jazzführer; Reclam, Stuttgart, 1990

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Biboptemo