Hoy (Extremadura)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĵurnalo Hoy (hodiaŭ) estas regiona gazeto en Hispanio kaj distribuita ĉefe en Ekstremaduro kaj ene de ĝi ĉefe en la provinco Badajoz. Temas pri ĉiutaga ĵurnalo de ĝenerala informado, paga kaj de matena distribuado, posedo de la grupo Vocento.

Ĝi havas sidejon en la urbo Badajoz, kvankam ekzistas diferencaj eldonoj en aliaj ekstremaduraj urboj kiuj montras pli da amplekso en novaĵoj rilataj al la vilaĝoj de tiu areo. Ekde 1933 oni eldonas ĝin preskaŭ seninterrompe kun ampleksa informaro pri Ekstremaduro, Hispanio kaj internaciaj aferoj. Ĝi disponas de apartaj rubrikoj kaj suplementoj al diversaj temoj sociaj kaj kulturaj kaj vendeblas semajnfine kun apartaj suplementoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]