Huaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huaso en kampo de tritiko en Ĉilio, 1940.

Huaso estas kamparano de Ĉilio kaj lerta ĉevalisto, simila al la usona vakero aŭ la meksika charro, la gaŭĉo de Argentino, Urugvajo kaj Rio Grande do Sul kaj la aŭstralia stockman. Ino de huaso estas huasa, kvankam la termino china [ĈIna] estas multe pli ofte uzata por lia edzino aŭ koramikino, kies vestoj videblas en dancado de cueca. Huasoj troviĝas tra tuta Centra kaj Suda Ĉilio kvankam la ŝafbredistoj de Magalana Regiono estas gaŭĉoj. La ĉefa diferenco inter huaso kaj gaŭĉo estas ke huasoj dediĉas sin ankaŭ al agrikulturo same kiel al brutobredado.

Huasos (plurale) troviĝas ĝenerale en la centra valo de Ĉilio. Ili rajdas ĉevalojn kaj tipe surkapigas pajlajn ĉapelojn nome ĉupaja. Ili vestas ankaŭ ponĉon — nome mantaĉamanto (kvankam tio estis origine rezervita al terposedantoj, ĉar ĝi estas multe pli kosta).

Huasoj estas grava parto de la ĉillia folklora kulturo kaj estas ŝlosila parto de paradoj, festoj, ferioj kaj popola muziko.[1] La dancado de cueca en kiu la virino estas allogita de la persistema huaso, ambaŭ tradicie vestitaj, estas nepra ingredienco de tiaj okazoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mularski, Jedrek. Music, Politics, and Nationalism in Latin America: Chile During the Cold War Era. Amherst: Cambria Press. ISBN 9781604978889.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]