Hungara suda barilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hungara suda barilo estas teknika limbarilo inter Hungario kaj Serbio-Kroatio ekde 2015.

Mapo pri la hungara barilo, kiun montras la ruĝa linio

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2015 amase alvenis rifuĝintoj ĉefe el Azio tra Turkio, Balkano, Serbio, Hungario kaj Aŭstrio. La celo estis plej ofte Germanio, pli malofte similaj riĉaj landoj en Eŭropo. La hungara kabineto decidis konstrui fortan dratan barilon por haltigi marŝadon de la migrantoj. Tiu ago servis al Germanio kaj similaj landoj, ĉar apenaŭ neniu rifuĝinto volis vivi en Hungario.

Komence la barilo estis konstruita laŭ la serba limo, sed poste la marŝo iris tra Kroatio denove al Hungario. La barilo estis plukonstruita ankaŭ laŭ la kroata limo. Tre sporade kelkaj migrantoj sukcese trairis la barilon, sed ili estis kaptitaj fare de policanoj. En la sekvaj jaroj la rifuĝintoj restas en Turkio: tion financas Eŭropa Unio. Alvenis amase migrantoj tra la maro al Italio, sed tio ne tuŝas Hungarion.

La barilo etendiĝas en hungara teritorio kelkajn metrojn de la limo. Ĝi estas 4 metrojn alta kaj antaŭe situas spirala drato kun klingoj. Komence oni konstruis cilindran dratspiralon, poste la altan barilon, fine ankaŭ elektronikajn dedektilojn. Post la barilo oni faris grundan vojon por facile kontroli la teknikaĵon eĉ per aŭto. Nature la barilo ne tuŝas la limpasejojn, kie ĉiam restis la normala laŭleĝa trafiko.

Tia barilo ne estas unika: pli frue estis Fera Kurteno (ĝuste ankaŭ en Hungario, sed en alia areo), nuntempe ekzistas ekzemple en Bulgario, Usono, Israelo. En la sekvaj jaroj la hungara kabineto profitis la okazintaĵon kaj prenis la maskon de defendanto de Eŭropo kaj de sia propra teritorio. La barilo konstruiĝis el hungaraj monoj, sed la registaro de Hungario rifuzas financan helpon al rifuĝintoj en Eŭropo.

Polica aŭto kontrolas

Fontoj[redakti | redakti fonton]