Hôpital Européen Georges-Pompidou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enir-halo de HEGP

La Hôpital Européen Georges-Pompidou (HEGP) (esperante Eŭropa Malsanulejo Georges Pompidou) estas franca malsanulejo situanta en Parizo. La HEGP estas sub la egido de Assistance publique – Hôpitaux de Paris (AP-HP) (esperante Publika Asistado - Malsanulejoj de Parizo).

Malfermita en 2001, la HEGP estas la last-naskita pariza malsanulejo rezultanta el la fandado de tri pli malnovaj malsanulejoj (malsanulejoj Boucicaut, Broussais kaj Laënnec). La arĥitekto de la malsanulejo estis Aymeric Zublena.

La HEGP situas apud pordo de Parizo nomita Porte de Sèvres, en la sudokcidenta parto de la 15-a arondismento (ankaŭ ekzistas Muzeo de Moderna Arto en Centro Georges Pompidou en la 4-a arondismento de Parizo).

La HEGP estas alirebla de metrostacio Balard sur linio 8, de stacio Pont du Garigliano - Hôpital européen Georges-Pompidou sur RER C kaj Tramo T3a kaj de Busoj 42, 88 kaj 169.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hôpital Européen Georges-Pompidou en la angla Vikipedio.

Koordinatoj: 48° 50′ 20″ N 2° 16′ 25″ O / 48.8389 °N, 2.2737 °O / 48.8389; 2.2737 (mapo)