Hölstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hölstein
Blazono de Hölstein
Hoelstein - vilaĝeniro venante de Diegten
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.76667 °O / 47.43333; 7.76667 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.76667 °O / 47.43333; 7.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2333
Areo 6,02 km²
Alteco 422 m super marnivelo
Poŝtkodo 4434
Komunumkodo 2886
Mapo de Hölstein
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hölstein estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2333 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hölstein situas en la Frenke- aŭ Waldenburgertal meze inter la kantonĉefurbo Liestal kaj la distriktĉefurbeto Waldenburg. Tra la komunumo fluas la rivero Antaŭa Frenke, kiu en Bubendorf kun Malantaŭa Frenke kuniĝas al Frenke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Hölstein limas al Bennwil, Bubendorf, Diegten, Lampenberg, Niederdorf, Ramlinsburg, Tenniken kaj Zunzgen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la linio de la Waldenburgerbahn, trama etŝpurfervojo de Liestal al Waldenburg, kiu ligas la vilaĝon trafike bone kun la kantonĉefurbo.

En kelkminuta veturdistanco en Dietgen troviĝas la plej proksima alveturo al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hölstein datiĝas el la jaro 1101 kiel Hulestein.

Hölstein regule fariĝis viktimo de grandaj inundoj, nome en la jaroj 1629, 1830, 1924 kaj 1926.

En la regiono Stutz estis malkovritaj restaĵoj el la neolitiko kaj en Hinterbohl mozaiko el la romia epoko.

Ek de la 10-a jarcento la Monaĥejo Payerne posedis en Höstein monaĥejan bienon, kiu servis kiel gastejo. Ek de la 12-a jarcento ankaŭ la bazela Monaĥejo Sankt-Alban disponis pri posedaĵoj en la vilaĝo. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Payerne transdonis sian bienojn al la Grafoj de Eptingen kiel servuto. Dum la bieno en la jaro 1370 fariĝis posedaĵoj de Herrmann von Wildenstein kaj Günther von Eptingen, la vilaĝon akiris la bazela familio Rot, kio kaŭzis multjaran kverelon inter la du familioj, en kiu finvenkis en la jaro 1383 la familio Eptingen. En la 2-a duono de la 15-a jarcento vilaĝo kaj bieno, kiuj intertempe kunkreskis, fariĝis bazela posedaĵo kaj parto de la distrikto Waldenburg. En la jaro 1832 Hölstein aliĝis al la movado por la liberigo de la urbo Bazelo kaj aliĝis en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara en ties distrikto Waldenburg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]