Hünxe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hünxe
Blazono
Hünxe (Germanio)
Hünxe (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Wesel
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 02858, 02064, 0281, 02853, 02855, 02856
Poŝtkodo 46569
Aŭtomobila kodo WES
Oficiala Municipokodo 05170016
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hermann Hansen
Adreso de la administrejo Dorstener Straße 24
Demografio
Loĝantaro 13787 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 39′ N, 6° 46′ O (mapo)51.6416666666676.7672222222222Koordinatoj: 51° 39′ N, 6° 46′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 106,8 km²
Oficiala retejo https://www.huenxe.de/
vdr

La komunumo Hünxe situas en la regiono Malsupra Rejno nordokcidente de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo de la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo. Ĝi estas membro de la Euregio Rhein-Waal. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 13 787 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hünxe situas ĉ. 10 km oriente de Wesel kaj 9 km norde de Dinslaken. La plejparto de la komunuma teritorio apartenas al Naturparko Hohe Mark, en kies oriento ankaŭ troviĝas la naturprotektejo Kaninchenberge. Kaj la Lippe kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunumteritorion laŭ po ĉ. 12 km de siaj pasadoj. Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Komunuma teritorio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hünxe havas totalan areon de 106,80 km². Ĝi subdividas en la ses komunumpartoj, Bruckhausen, Bucholtwelmen, Drevenack, Gartrop-Bühl kaj Krudenburg.

Najbaraj komunumoj kaj urboj[redakti | redakti fonton]

urbo Hamminkeln komunumo Schermbeck komunumo Schermbeck
urbo Wesel urbo Dorsten
urbo Voerde (Niederrhein) urbo Dinslaken urbo Bottrop


Historio[redakti | redakti fonton]

Hünxe estas unuafoje dokumente menciita en 1092 sub la nomo "de Hungese".

Teritoria reformo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1975 kadre de la 2-a teritoria reformo de Nordrejn-Vestfalio la ĝis tiam memstaraj komunumoj Gartrop-Bühl kaj Hünxe de la iama ofica lando Gahlen (sidejo en Hünxe) en la iama distrikto Dinslaken samkiel la komunumoj Drevenack kaj Krudenburg de la iama ofica lando Schermbeck en la iama distrikto Rees estis kunigataj al la nova komunumo Hünxe.

Samtempe gravaj partoj de la eksaj distriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj de la distriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigataj al la nova distrikto Wesel. Hünxe estas ekde tiam distrikta komunumo de la distrikto Wesel.

Brulatenco

En la nokto de la 2-a al la 3-a de oktobro 1991 en Hünxe estis brulatenco sur la tiea hejmo por azilpetantoj. Tri junuloj post festaĉo ĵetis bruligilojn en la loĝejon de libana familio kaj precipe trafis infanon, kiun speciala malsanulejo en Hamburgo devis kuraci longatempe. La landa juĝejo en Duisburg kondamnis la krimulojn al longaj punoj je malliberejo. Unu el la farintoj pendumis sin post la krimo.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekde Hünxe estas rekte atingebla per aŭtobuso Wesel, Dinslaken kaj Dorsten. Hünxe estas ligita al la granddistanca ŝoseoreto per la ŝoseo A 3 kaj la aŭtostrato B 58. Ĉe la A 3 ekzistas ripozgastejo Hünxe. Same ene de la komunumteritorio situas la alteriĝejo Schwarze Heide [nigra erikejo]

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]