ISO 15924

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO 15924
Codes for the representation of names of scripts
normo de ISO vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta kvar-alfabet-litera kodo de ISO 15924 • numera kodo de ISO 15924 • Codes for the representation of names of scripts vd
TTT Oficiala retejo
vdr

ISO 15924, Kodoj por reprezenti nomojn de skriboj, difinas du arojn de kodoj por certaj skribsistemoj.

Ĉiu skribo ricevas kaj unu kvarliteran kaj unu ciferan kodon. La unua litero de la litera kodo estas majuskla; la ceteraj, minusklaj.

Skribo estas difinita kiel "aro da grafikaj signoj uzataj por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj". Do skriboj (ankoraŭ) ne uzataj "por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj" estas eksplicite ekskludataj.

Se eble la kodoj deriviĝas de ISO 639-2 kiam la nomo de la skribo koincidas kun la angla nomo de lingvo ĝin uzanta (ekz. angle Gujarātī — en ISO 639-2, guj; en ISO 15924, Gujr), preferante ISO 639-2/B anstataŭ la kutime preferatan ISO 639-2/T.

ISO 15924 povas esti uzata, simile kiel ISO 3166, aldone al ISO 639, ekzemple en marklingvoj kiaj HTML kaj XML por helpi al kroziloj eltrovi tiparon. Tiel eblas ekzemple diferencigi inter serba skribita per cirila (srp-Cyrl) aŭ latina (srp-Latn) skribo, aŭ marki latinigon kiel tian.

Administrado[redakti | redakti fonton]

ISO komisiis al la Unikodo-konsorcio registri la skribokodojn por la normo — kvankam tiuj kodoj ne estas parto de la Unikodo-normo. En 2004, la konsorcio komisiis al Michael Everson la taskon de registristo.

Kodoj por skriboj[redakti | redakti fonton]

Numeraj intervaloj[redakti | redakti fonton]

000-099 hieroglifaj kaj kojnoformaj skriboj
100-199 alfabetaj skriboj maldekstren
200-299 alfabetaj skriboj dekstren
300-399 alfabet-silabaj skriboj
400-499 silabaj skriboj
500-599 ideogramaj skriboj
600-699 nemalĉifritaj skriboj
700-799 (ne asignitaj)
800-899 (ne asignitaj)
900-999 privata uzo, aliasoj, specialaj kodoj

Specialaj kodoj[redakti | redakti fonton]

Zxxx || 997 || Kodo por neskribataj lingvoj 
Zyyy || 998 || Kodo por skribo nedifinita 
Zzzz || 999 || Kodo por skribo sen kodo

Qaaa-Qabx estas 50 kodoj por privata uzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]