Ider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ider
ligna ponto super la rivero proksime de Жаргалант (Ĵargalant)
rivero
Bazaj informoj
Situo en Mongolio
Longeco 452 km
Akvokolekta areo 24 555 km²
Fluo
Fonto Ĥangai-montaro
Enfluejo en la riveron Selenge
Geografio
vdr

La rivero Ider (mongole Идэр гол, Ider gol, laŭvorte “juneca rivero” respektive en genitiva formo Идэрийн гол, Iderijn gol, laŭvorte “rivero de juneco”) estas rivero de Mongolio. Ĝi fontas en la Ĥangai-montaro, kaj enfluas la riveron Selenge, kiu enfluas la Bajkalon. La plena riverlongo estas 452 km, tiel ĝi estas la oka plej longa rivero de Mongolio.