Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri speco de regno. Por informoj pri la samnoma itala urbo, vidu la artikolon Imperio (Italio).

Imperio estas granda, multetna regno, kies politika strukturo estas tenata kuna per trudpremo. (Komparu kun federacio, kie granda multetna ŝtato baziĝas sur reciproka konsento inter la partoprenantoj.)

La moderna termino venas de la latina imperium ("imperiumo"), kiu estis fabrikita por eble la plej konata ekzemplo de tia politika strukturo, la Romia imperio, fondita en -31. Tamen, la efektiva politika koncepto antaŭas la Romianojn je kelkmilo da jaroj. Probable la unua ekzemplo estis la Akada Imperio de Sargono de Akado.

Imperio povas havi kelkajn formojn. Tradicie, imperioj estas regataj de potencaj monarkioj, sub la gvido de hereda (aŭ iakaze, mem-deklarita) imperiestro. Historie, la plejparto de la imperioj estiĝis kiel rezulto de tio, ke milite forta regno konkeras aliajn regnoj kaj inkluzivas ilin en pli grandan politikan union. Ofte ĉi tiaj multetnaj estaĵoj estis fortigitaj per la enkonduko de komuna religio, kiel okazis sub Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio.

La malkovra de la Nova Mondo provizis eblecon al multaj eŭropaj regnoj komenci programojn de imperiismo laŭ alia modelo, koloniismo. Laŭ ĉi tiu modelo, regataj regnoj estis laŭjure subalternaj al la imperia ŝtato, anstataŭ laŭfakte kiel en pli fruaj imperioj. Tio kondukis al multe da indigno ĉe la klientaj regnoj, kaj tial probable al la fina forpaso de ĉi tiu sistemo en la frua 20-a jarcento.

Alia problemo de la eŭropa imperia modelo eblas priskribi kiel fuŝdislimado. Pro la oportuneco, imperia potenco emis dislimi klientajn ŝtatoj surbaze sole de la oportuneco de geografio, kaj malatendis grandegajn kulturajn diferencojn en la rezulta regiono. Ekzemplon de la sekvantaj problemoj eblas vidi en Hindio. Iam parto de la Brita imperio, post kiam Hindio gajnis sian sendependecon ĝi rapide krevis laŭ kulturaj linioj, produktante la landon Pakistano, kiu poste krevis denove, kio rezultigis la landon Bangladeŝo.

La ideo de "imperio" en la moderna mondo, kvankam ĝi ankoraŭ ekzistas politike, perdas koherecon semantike. Ekzemple, eksa Sovetunio taŭgas al multaj el la kriterioj de imperio, sed tamen ne pretendis estis imperio, nek estis regata de tradicia hereda "imperiestro" (vidu: Soveta Imperio). En la frua 21-a jarcento, oni povas vidi emojn alludi Usonon kiel imperion, laŭ la libro Empire (Imperio) de Antonio Negri kaj Michael Hardt.

Laŭ diro de Edward Said, ĉiu imperio diras al si mem kaj al la mondo, ke, malsame al ceteraj imperioj, ĝia celo ne estas ŝteli kaj regi sed eduki kaj liberigi.

La Unua mondmilito estis batalo inter multaj imperioj, post kiu, pluraj malaperis.

Subimperio estas regno kiu ludas imperie rilate al aliaj malpli potencaj sed dependas de pli potenca imperio. Ekzemple, dum Malvarma milito, Sudafriko kaj Kubo batalis en Angolo anstataŭ Usono kaj Sovetio, respektive.

Titoloj uzitaj de imperiestroj estis: caro, cezaro, Kaiser, mikado, ŝaho, tennō.

Malsamaj specoj de imperioj - la diktatoraj kaj la juraj[redakti | redakti fonton]

La imperioj povas esti karakterizitaj en du manieroj - diktatoraj imperioj kaj juraj imperioj. En la unua grupo inkluzivas la asirian, helenisman, kartagan, mongolan, hispanan kaj rusan imperioj. La dua grupo aperis kun Romio kaj ĝi inkluzivas romian, bizancan, Abasidan, otomanan, kaj la brita. La diferenco inter la du aliroj kuŝas en ilia malsama rilato al la civitano de la imperio, al la leĝo kaj al la strukturo de la imperio mem. Diktatura imperio temigas akirado de kontrolo kaj nenio alia. Ĝi povas havi ambicion disvastigi kaj promocii certan civilizacion (Hispanio kaj Katolikismo, Aleksandro la Granda kaj Helenismo) sed preter la realigo de ĉi tiuj ambicioj, ĝi ne provas konstrui la socion laŭleĝe bonordan. La ĉefa intereso de la imperio estas en la povo de la reganto fronte al liaj subularo kaj kontraŭe al aliaj superpotencoj. Leĝa imperio, aliflanke, interesiĝas pri konstruado de socio kiel universala afero. Ĝia celo estas regigi sian juron kaj leĝaron kaj konstrui socian referencsistemon. Kvankam tia imperio ne postulas subtenon por demokratio tamen povas subteni liberalismon kaj la liberan merkaton (ĉefa ekzemplo estis la brita imperio) aŭ ĝeneralan juron (la romia juro). Tiel la britoj kontrolis liberan komercon tra la tuta imperio kaj jen kiel la otomanoj instalis islaman leĝaron tra la Otomana Imperio. Historia ekzameno de imperioj postulas ekzamenon de la celoj de la regantoj kaj la rilatoj kiuj regis en la imperion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]