Impilahti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Impilahti estas loĝloko de Rusio kaj eksa komunumo de Finnlando en rezignita areo sur bordo de Ladogo. La plej granda loĝcentro en Impilahti estis Pitkäranta. En Impilahti estis multe kaj arbara mastrumado, kaj agrikulturo kaj industrio. En Pitkäranta estis segejo kaj celuloza fabriko. Aliloke en Impilahti estis polurejo, laktouzino kaj brikfabriko. En 19-a jarcento en Impilahti estis botelfabriko. Eble la plej konata impilahtiano estis Pentti Saarikoski.