Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indjana Ĝons kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio
oficiala usona afiŝo
oficiala usona afiŝo
filmo
Originala titolo Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22-a de majo 2008
Daŭro 123 minutoj
Ĝenro aventuro
Kameraado Janusz Kamiński
Reĝisoro(j) Steven Spielberg
Produktisto(j) Steven Spielberg kaj George Lucas
Scenaro George Lucas (originala historio)
David Koepp
Jeff Nathanson
Filmita en Usono
Loko de rakonto KonektikutoPeruoAreo 51
Muziko de John Williams
Rolantoj Harrison Ford • Shia LaBeouf • Karen Allen • Ray Winstone • John Hurt • Jim Broadbent • Igor Jijikine • Cate Blanchett • Alan Dale • Neil Flynn • Robert Baker • V.J. Foster • Andrew Divoff • Dimitri Diatchenko • Joel Stoffer • Pavel Lychnikoff • Ilia Volok • Ernie Reyes • Chet Hanks
Produktinta firmao Lucasfilm
Distribuo Universal Pictures (Usono)
Summit Entertainment (Internacia)
IMDb
vdr

Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio (originala angla titolo : Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull) estas usona filmo farita en 2008 reĝisorita de Steven Spielberg metanta ĉe la ekrano kiel heroon la aktoron Harrison Ford. Ĝi estas la kvara kaj ĝis nun lasta parto de serio de filmoj centritaj sur la fikcia persono Indiana Jones. La filmo premiere prezentiĝis la 18-an de majo 2008 en la filma festivalo de Cannes en suda Francio kaj ekprezentiĝis tutmonde en kinejoj la 22-an de majo 2008.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Jaro 1957: La arkeologia profesoro Henry „Indiana“ Jones la juna kune kun sia kolego Mac estas forkaptita de agantoj el la sovetunia sekreta servo KGB sub gvido de majoro Dovĉenko kaj de Irina Spalko.Li serĉu por ili en la usona armea sekreta zono Areo 51 keston kun la restaĵoj de kranio kun stranga formo, eventuale aparteninta al ekstertera vivaĵo. Dum la arkeologo provas eskapi kaj eviti, ke la sovetunianoj ricevas la keston, Mac montriĝas perfidulo sekrete kunlaboranta kun la sovetunianoj.

Indiana Jones fuĝas de la KGB-anoj, kiuj sukcesis rabi la keston. Fuĝe li pasas atomboman testejon kaj nur kun apenaŭ kredebla bonŝanco pretervivas la testan eksplodon de atoma bombo en per plumbo sekurigita fridujo.

Pro suspektoj de la usona registaro, ke la arkeologo povus esti duobla spiono, oni forprenas de li la universitatan profesoran postenon. Sekve li decidas forlasi la urbon, sed la junulo Mutt Williams petas lin resti, ĉar malnova amiko de Indiana Jones, profesoro Oxley, senspure malaperis kun la patrino de Mutt: la junulo montras al Indiana Jones koditan leteron de Oxley, kun la patrino taskigis al Mutt transdoni al la arkeologo. En la letero temas pri "kristala kranio", pri kiu Jones kaj Oxley revis dum la komuna studa tempo. Nekonatuloj ĉasas la arkeologon kaj la junulon trans la universitata kampuso, por ricevi la misteran papereton, sed la duopo eskapas el la fuĝo. Kune la du flugas al la antikva urbo Nazca en Peruo, por sekvi la spurojn de la letero.

En Peruo la du vizitas la ĉelon de Oxley, en kiu li estis malliberigita pro freneziĝo. La profesoron mem ili ne trovas, sed el desegnaĵo sur la ĉela planko ili ricevas valorajn informojn, kie serĉi la kristalan kranion.

En ruino de antikva inkaa konstruaĵo ili atakiĝas per grize kolorigitaj kaj per kranioj maskitaj indiĝenoj, sed fine ili trovas la kranion en la tombo de la hispana konkeristo Francisco de Orellana. Tamen la eksa kolego Mac persekutis ilin kaj Indiana Jones kun la junulo malliberiĝas fare de sovetuniaj soldatoj. En kampadejo en la amazona praarbaro en la nordoriento de Peruo Indiana Jones kaj Mutt renkontas la same malliberiĝintajn freneziĝintan profesoron Oxley kaj la patrinon de Mutt, Marion Ravenwood.

Post kiam Indiana Jones estas devigata spirite komuniki kun la kristala kranio kaj pro tiu testo mem preskaŭ freneziĝis, li sukcesas fuĝi kun Mutt, Marion kaj Oxley el la sovetunia kampadejo. Tamen ili rapide rekaptiĝas, ĉar Indy kaj Marion preskaŭdronas en fosaĵo de flosanta sablo. Pro timo de morto en tiu situacio, Marion konfesas al Indiana Jones ke li estas la patro de Mutt.

Ĉar la kristala kranio devas esti reportata al sia origina loko, legenda urbo el pura oro, la sovtunianoj kun siaj kaptitoj ekvojas tien tra la ĝangalo. Indiana konvinkiĝas, ke la perfida ekskolego Mac tamen estus je lia flanko, fine rekaptas la kontrolon kaj reliberiĝas: Komenciĝas batala vetveturo tra la praarbaro, kiun gajnas Indiana kaj siaj amikoj. Pli kaj pli Oxley remalfreneziĝas.

Ili atingas la legendan urbon kaj malfermas la pordon al la templo, al kiu ili devas reporti la kranion. Tamen la sovetunianoj sekvas ilin, ĉar Mac malgraŭ ĉiuj asertoj plu estas duobla spiono je la flanko de la KGB kaj dumvoje dismetis elsendilojn, kiuj ebligis facilan persekuton. La sovetuniaj soldatoj reforprenas la kranion de Indiana, por mem reporti sin al sia loko. Nun ankaŭ la lasta el dek tri kristalaj skeletoj, kiuj en la templo sidas sur tronoj, rehavas sian kranion, kaj la kranioj liberigas sian forton. La estaĵoj, kiuj unuiĝas al unu vivaĵo, volas danke donaci ion al la homaro, kaj Irina deziras por si la tutan mondan sciaron, favore al la gvida rolo de la Sovetunio sur la tero. La templo komencas disfali, kaj Irina tro malfrue ekkonas ke ŝi ne povas elteni tioman informoamason. Ŝi petas la fremdajn estaĵojn ĉesi, sed jam tro malfruas kaj ŝi mortas en speco de flamo, kiu de interne voras ŝian korpon. La sovetuniaj soldatoj kaj ankaŭ Mac, kiun Indiana malgraŭ la ripeta perfido provas savi, mortas en la ruiniĝanta templo aŭ suprentiriĝas al ĉiela transportilo, kiu suprenŝvebas el la templo. Indiana kaj siaj amikoj sukcesas eskapi el la ruinoj kaj observas, kiel la Nifo malaperas, la ruinoj kaj la tuta valo kolapsas kaj inundiĝas. Ree hejme en Usono, Indiana reekhavas sian profesoran postenon en la univerisitato, Oxley daŭre restas malfreneza, kaj la filmo finiĝas per geedziĝa ceremonio de Indiana kaj Marion.

Publikigo[redakti | redakti fonton]

Kritikoj pri la filmo estis tre malsamopiniaj, sed la monda publiko evidente interesiĝis: Dum la unuaj kvin tagoj (ĵaŭdo ĝis lundo) da prezentoj en la kinejoj tutmonde, la filmo entute rezultigis vendatajn biletojn en valoro de 311 milionoj da usonaj dolaroj, el tio 151 milionojn en Usono kaj Kanado, kaj rezulte estas la dumstarte dua plej sukcesa kindeja filmo en Usono. Ĝis la 20-a de julio la filmo tutmonde rezultigis vendatajn biletojn en valoro de 742 milionoj da usonaj dolaroj.

Detalaj observantoj trovis plurajn, parte detalajn, enhavajn erarojn en la filmo, el kiuj la plej frapa konfuzaĵo estas mikso de la inkaa kulturo en Peruo kun la majaa en Meksiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]