Industria zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de industria zono.

Industria zono estas teritoria loko en kiu grupiĝas serio de industriaj aktivecoj, kiuj povas esti aŭ ne esti rilataj inter si, kiu estas en favora areo, kiu ĝenerale havas kelkajn el la jenaj karakteroj:

  • energifonto.
  • transporto kaj laborforto.
  • situo kaj grando de la merkatoj aŭ areoj por servoj.
  • facilo por impostoj kaj dogano kaj la disponeblo por ricevi publikajn servojn kaj aliajn kiuj povus esti esencaj por la sukcesa funkciado de fabriko.
  • malproksimo for de la loĝejaj areoj.

La industriaj zonoj havas partikularecon disponi de necesa serio de servoj, kiel tiuj jenaj: liverado de elektra energio kaj de akvo kun diversaj tipoj de traktado, depende de la uzado postulita, kiel, por ekzemplo, kiel trinkakvo, netrinkebla akvo por industriaj kaldronoj, por malvarmigo ktp. La industriaj zonoj povas ricevi ankaŭ aliajn komunajn servojn, kiel sekurecaj servoj, pordokontrolo, traktado de uzita akvo, urbanizado, transportofaciloj, lumo kaj aliaj.

La desegno kaj planado de la instalado de industriaj zonoj rezultas en avantaĝoj por la industriaj instalaĵoj, kiuj tiel povas akurate ricevi la necesajn servojn, kaj por la urbocentroj kaj aliaj loĝejaj areoj, kiuj povas esti for de la eventualaj problemoj, kiuj povas deveni al la industria agado. Ebla malavantaĝo estas deviga veturado por laboristoj kiuj devas veni labori tien kaj apartigo de la vendejoj, oficejoj kaj aliaj servoj kiuj normale estas en urbocentroj kaj ne en industriaj zonoj, sed foje povas esti bezonataj por la industrioj kaj por la tieaj laboristoj (bazaroj, apotekoj, distrejoj ktp.).