Infarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikrografio de pulma histo infarktita (dekstro de la bildo) apud pulma histo relative normala (maldekstro de la bildo). Tinkturado H/E.

Oni nomas infarkto  la nekrozon iskemian de organo (nome morto de histo pro manko de sango kaj sekve de oksigeno), ĝenerale pro obstrukco de arterioj, kiuj irigacias ĝin, ĉu pro elementoj en la lumo de la vaskulo, ekzemple ateromoj; aŭ pro eksteraj elementoj (tumoroj, kiuj premas la vaskulon; pro la tordo de organo; hernio de organo tra natura aŭ patologia truo; ktp). Korinfarkto okazas kiam ŝtopas arterio, kiu alportas sangon al la koro.

Infarktoj povas okazi en ĉiu ajn organo aŭ muskolo, sed la plej oftaj prezentiĝas:

Kvankam la plimulto de infarktoj estiĝas pro obstrukco de arterio (brakoj, kruroj, intesto, ktp), pulmaj infarktoj povas havi originon vejnan ĉar la sango de la pulma arterio devenas rekte de la trafiko vejna tra la dekstraj kavoj de la koro kaj kapablas porti trombon de vejnoj de ekstremaĵoj aŭ abdomeno okluziante pulman arterian vaskulon.

En la konversacia lingvo, kiam oni mencias la vorton infarkton sen mencii kiun organon oni citas, oni komprenas ke oni parolas pri korinfarkto.

Pulminfarkto kaŭzita de pulma embolio.

Karakterizaĵoj elektrokardiografiaj[redakti | redakti fonton]

Koncerne la manifestacio en la elektrokardiografio (EKG), infarkto karakteriziĝas per ILI-trisono, kvankam ĝi ne temas nepre pri linia procezo, kaj en iuj okazoj nur reprezentas kardiovaskulan problemon kaj ne genezon de infarkto:

  • Iskemio: Ĝi difiniĝas kiel manko de irigacio sanga kaj, sekve, de oksigeno, kiu suferas la koron obstrukcinte koronariajn arteriojn, kaj manifestiĝas en EKG per inversado en la T-ondo . En okazoj, ĉi tiu inversado de T ne indikas nepre la ĉeeston de korinfarkto, sed nur deficito de sanga irigacio al la koro.
  • Lezo: okazas lezo kiam la kora histo estis senigita de efektiva sanga irigacio; sekve la histo komencas nekroziĝi. En EKG manifestiĝas pro altigo de la ST-segmento, super la normalaj parametroj, kiu ankaŭ povas malaltiĝi en la infarkto subendokardia. Ĉi tiu altigo de la ST informas ke la paciento suferas akutan procezon.
  • Infarkto: okazas kiam la kora histo estas senigita de kontribuo sanga pro ĉeesto de trombo kaj/aŭ rompo de plato ateroma kaj/aŭ kontrakturo de koronaria arterio (angino de Prinz Metalo). Oni devas diri ke korinfarktoj okazas en iu ajn parto sed estas plej oftaj en la maldekstra parto, ĉr ĝi estas plej granda laŭ dikeco miokardia kaj fizika laboro. En la EKG oni vidas, krom la altigo de la ST, la apero de Q-ondoj diagnozaj, kiuj superas en longeco je 1/3 ol la R-ondoj. En difinitaj derivadoj eblas trovi Q-ondojn ne diagnozaj, ĉi tio estas, malgrandaj ondoj kiuj ne implicas ekziston de ĉi tiu patologio.