Informotraliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Informotraliko, aŭ informofuĝo, estas sciigo de sekretajkonfidencaj informoj, sen permeso de la instanco, kiu kontrolas ilian diskonigon.

Specoj de informotralikoj[redakti | redakti fonton]

Informotralikojn ofte kaŭzas oficistoj de institucio, kiuj hazarde havas aliron al interesa informo sed kiuj ne estas oficiale rajtigitaj malkaŝi ĝin al la gazetaro. Ili kredas, ke farante tiel estas en la publika intereso pro la bezono entute aŭ pli rapide publikigi la informon, aŭ pro persona deziro prezenti sin mem kiel gravulon. Informotralikoj povas esti intencaj aŭ senintencaj (informotralikiĝo). Informanto povas fari al ĵurnalisto personan favoron (eble kun espero de estonta kunlaboro), aŭ simple deziras intence disvastigi sekretajn informojn, aŭ averti la publikon pri danĝero aŭ damaĝi al la propra labordonanto. Tiu lasta tipo de traliko estas ofte farita anonime.

Kialoj por informotralikoj[redakti | redakti fonton]

  • Politikistoj kaj "politiko-farantoj" eble volas juĝi la reagon de la publiko al siaj planoj antaŭ adopti fina(j)n decido(j)n, do prova informtraliko utilas al ili. Tia tralikita informo povas poste esti kredinde kontraŭdirita sen kaŭzi kulpon al ili, kaj permesas kulpigi la "fi"-informantojn de kiuj venis la nepopularaj projektoj.
  • La homoj, al kiuj aliras konfidenca informo, eble trovas ĝin utila al sia avantaĝo per ĝia publikigo, sen sin ŝajnigante esti responsaj por eldoni la informon. Ekzemple, informojn, kiuj hontigu politikajn kontraŭulojn, aŭ kaŭzu damaĝon al nacia sekureco, eble tralikas.
  • La homoj, kiuj ekkonas malhonestan aŭ kontraŭleĝan agadon, kiun ili konsideras morale erara aŭ kontraŭ la publika intereso —ofte nomitaj alarmuloj (angle "Whistleblowers")- eble tralikas la informon.
  • La homoj povas esti allogataj elmontri sekretan informon pro aliaj personaj motivoj, ekz. por financa gajno, eĉ profesie (vidu paparacojn).

Notindaj informotralikoj[redakti | redakti fonton]

Lingva Imperiismo[redakti | redakti fonton]

Profesoro Robert Phillipson malkaŝis en sia libro “Lingva Imperiismo”, ke la hegemonio de la angla lingvo estis planata en du konfidencaj konferencoj de British Council kaj la usona Inform-Agentejo (USIA) ĉirkaŭ 1960. En ĉefparolado, la lingvisto Ivor Richards klarigis, ke la celo ne estas, ke la angla estu dua lingvo, sed unua lingvo por ĉiuj.[1]

La transatlantika partnereco por komerco kaj investo[redakti | redakti fonton]

Sub tiu rubriko (angle Transatlantic Trade and Investment Partnership) komenciĝis, je la 8a de julio 2013, intertraktadon inter la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko el bazaj (eĉ enlarĝigotaj) reguloj de la Monda Organizaĵo pri Komerco.[2]

La mandato de la intertraktado estas oficiale nur havebla en la angla kaj ĝia disvastigo estas limigita. Per tralikoj, la dokumento estas konata kaj tradukita al la franca.

Kontraŭ al la Kongreso de Usono, la naciaj parlamentoj de Eŭropa Unio ne estas konsultitaj; nur la Eŭropa Parlamento estos konsultita.

La intertraktado okazas laŭ cikloj de unu semajno alterne en Bruselo kaj Vaŝingtono . La espero de intertraktantoj estas fini ĝin en 2015.

Tra la okuloj de alimondistoj, naturprotektistoj kaj (politike) maldekstruloj, la garantioj provizitaj per la mandato estas ne kredindaj, ĉar la politikoj de la Eŭropa Unio celas interne, en nomo de konkurenco "libera kaj sendifekta", malmunti la sociajn normojn kaj publikajn servojn. Iu decido de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj rekonis la unuarangecon de la konkurenco rilate al sociaj rajtoj. Invoki la ILO-konvenciojn, mediajn konvenciojn kaj tiujn de Unesko estas neniel garantio pro tio, ke Usono ne ratifis ilin.

Skandalo Watergate[redakti | redakti fonton]

Fonto konata kiel Profunda Gorĝo tralikis informojn rilatajn al la Skandalo Watergate de 1972 per la gazeto The Washington Post. Tio kaŭzis akdikon de la usona prezidento Richard Nixon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo de Iam Fantom en la revuo Esperanto n-ro 1278 de marto 2014
  2. The Guardian (15 Julio 2013), La intertraktado USA-EU: Ne aĉetu ĝin Alirdato la 24-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]