Infoterm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia informejo por terminologio
Infoterm
organizaĵo
Komenco 1971
Sidejo Vieno (Aŭstrio)
Agareo

terminologio

Fondinto(j) Unesko vd
Estr(ar)o D-ro Christian Galinski
Lingvoj

angla, germana, franca

Retejo www.infoterm.info
vdr

La International Information Centre for Terminology (Internacia informejo por terminologio), koncize Infoterm, estis fondita en 1971 de Unesko. Ĝia celo estas subteni kaj kunordigi la internacian kunlaboron en la kampo de la terminologio. En Infoterm membras naciaj, internaciaj kaj regionaj institucioj, organizaĵoj, retoj kaj ankaŭ specialiĝintaj publikaj, duone publikaj aŭ aliaj neprofitemaj institucioj agantaj pri terminologio. Nuntempe ili venas de Afriko, la Amerikoj, Azio kaj Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la fruaj 1930-aj jaroj en Wieselburg (Aŭstrio) ekzistis privata terminologia centro kiel parto de entrepreno de Eugen Wüster, la fondinto de la Ĝenerala Teorio de Terminologio kaj unu el la pioniroj de terminologia normigado.

Laŭ komisio de la Aŭstria Normiga Instituto (ON) Wüster transprenis en la jaro 1951 la sekretariejon ISO/TC 37 - Terminologio (principoj kaj kunordigado) .

Rezulte de lia plurjara agado, en 1971 establiĝis Infoterm laŭ kontrakto inter Unesko kaj ON. Post la morto de Wüster Infoterm transprenis lian heredaĵon, kiu poste fariĝis la Arkivo Eugen Wüster de la Universitato Vieno.

Agadkampoj de Infoterm[redakti | redakti fonton]

Infoterm celas kunordigi terminologian kunlaboron internacie por plibonigi fakan komunikadon kaj interŝangon de scioj, ebligante partoprenon por ĉiuj ajn, kiuj aktiviĝas tiukampe. Ĝiaj ĉefaj agadtemoj estas internacia terminologia kunlaboro, terminologiaj politikoj, juraj flankoj de terminologiaj datumoj (kopirajtoj), teoriaj kaj metodaj aspektoj de strukturita enhavo (administrado de terminologiaj datumoj) kaj terminologia normigado.

Premio "Eugen Wüster"[redakti | redakti fonton]

Infoterm enkondukis en 1997 la premion Eugen Wüster ("patro" de la terminologia fako), kiu rekompencas elstarajn agadojn en la terminologia kampo. Oni atribuas la premion po unufoje en 3 jaroj. La ĝisnunaj premiitoj estas:

  • En 2010: Prof. Sue Ellen Wright (Usono) kaj Prof. Klaus-Dirk Schmitz (Germanio)
  • En 2007: Prof. Alan K. Melby (Usono) kaj Prof. Maria Teresa Cabré (Hispanio)
  • En 2004: Prof. Robert Dubuc (Kanado) kaj Prof. Amelia de Irazazabal Nerpell (Hispanio)
  • En 2001: Prof. Juan C. Sager (Usono)
  • En 1998: Prof. Christer Laurén (Finnlando)
  • En 1997: Prof. Heribert Picht (Danio)

Infoterm kaj ISO[redakti | redakti fonton]

Infoterm rilatas al 10 komitatoj aŭ subkomitatoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado

  • JTC 1
  • TC 12
  • ISO/TC 37 - de 1971 ĝis 2008 Infoterm estis sekretariejo de tiu komitato. Nuntempe funkcias kiel parta sekretariejo.
  • JTC 1/SC 32
  • JTC 1/SC 36
  • TC 37/SC 1
  • TC 37/SC 2
  • TC 37/SC 3
  • TC 37/SC 4
  • TC 46/SC 4

Infoterm kaj Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1988 ekzistis bona kontakto al Infoterm[1], nome pere de la Terminologia Esperanto-Centro. Post multaj jaroj de amikaj rilatoj, UEA membriĝis en Infoterm dum majo 2011. La du organizaĵoj oficiale subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj ktp. ĉefe en la kampo de terminologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2011-04-17.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.