Innviertel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Innviertel
Historia regiono
regiono [+]

LandoAŭstrio
- koordinatoj48° 18′ 0″ N, 13° 24′ 0″ O (mapo)48.313.4Koordinatoj: 48° 18′ 0″ N, 13° 24′ 0″ O (mapo)


Innviertel (Supra Aŭstrio)
Innviertel (Supra Aŭstrio)
DEC

Innviertel (Aŭstrio)
Innviertel (Aŭstrio)
DEC

Map
Innviertel

Vikimedia Komunejo:  Innviertel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Innviertel (prononco [INfirtl], laŭvorte "Inn-kvartalo", en oficialaj nomoj ankaŭ Innkreis), estas regiono de Aŭstrio kaj konsistigas unu el la kvar historiajn regionojn de la federacia lando Supra Aŭstrio, nome ties nordokcidentan parton. La regiono nomatas laŭ la rivero Inn. La ekzaktaj nuntempaj limoj nur fiksiĝis en la 19-a jarcento, lige al tiutempa kreo de la nunaj politikaj distriktoj de la federacia lando. La teritorio ampleksas la distriktojn Braunau am Inn, Ried im Innkreis kaj Schärding. Plej granda urbo estas Braunau am Inn. Historie, granda parto de la regino ĝis la jaro 1779 apartenis al Bavario.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La tri pliaj historiaj regionoj de Supra Aŭstrio estas la Hausruckviertel (nomata laŭ la montoĉeno Hausruck), la Innviertel (nomata laŭ la rivero Inn), la Mühlviertel (nomata laŭ la riveroj granda kaj malgranda Mühl) kaj la Traunviertel (laŭ rivero Traun).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]