Insularo de la Norda Atlantiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Insularo de la Norda Atlantiko (angle: Islands of the North Atlantic [AJlanz ov ze NORZ atLaNtik], IONA) estas moderna nomo por la ofte nomitaj "Britaj insuloj": Britio, Irlando (eventuale ankaŭ ampleksante la insuletojn Manksinsulon, Hebridojn, Orkadojn kaj Ŝetlandon). Oni enkondukis la nomon por eviti favorigon de Britio, kiu ankaŭ estas nomo de lando kun tradicie "sinjora" sinteno al Irlando. Tamen ĉi nomo estas evitenda en Esperanto, pro tio ke la Nord-Atlantikaj insuloj ankaŭ ampleksas Feroojn, Islandon, Jan-Majen-insulon, Svalbardon, Gronlandon, Bermudon kaj aliajn insulojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]