Insulo Samaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samaro
Marabut, Samaro
Marabut, Samaro
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Filipinoj
Geografia situo 12° 3′ N, 125° 7′ O (mapo)12.05125.11666666667Koordinatoj: 12° 3′ N, 125° 7′ O (mapo) f1
Samaro (Filipinoj)
Samaro (Filipinoj)
DEC
Samaro
Samaro

Map

Areo 13 080 km² f4
Loĝantaro 1 080 000
83 loĝ./km²
vdr
Plaĝo Panapukan de Samaro

Samar, aŭ Samaro esperante, estas insulo de la Bisajoj, en centraj Filipinoj. La insulo estas dividata en tri provincoj: nome Samara provinco, Norda Samaro, kaj Orienta Samaro. Tiuj tri provincoj, kun la provincoj de la apudaj insuloj de Lejteo kaj Bilirano estas parto de la regiono de Orientaj Bisajoj. Ĝi estas la tria plej granda insulo de Filipinoj post Luzono kaj Mindanao.

Samaro estas la plej orienta insulo en la Bisajoj. Tiu insulo estas separata el Lejteo pere de la Markolo San Juanico, kiu je sia plej mallarĝa punkto estas nur ĉirkaŭ du kilometroj larĝa. Tiu markolo estas trapasata de la Ponto San Juanico. Samaro kuŝas sudoriente de la Bikola Duoninsulo en Luzono, la plej granda insulo en la lando; la Markolo San Bernardino separas ambaŭ. Sude de Samaro estas la Lejtea Golfo, la loko de la Batalo de la Lejtea Golfo, unu el plej decidaj ŝiparmeaj bataloj dum la Dua Mondmilito. La golfo malfermiĝas al la Filipina Maro, troviĝanta oriente de Samaro kaj parto de la Pacifika Oceano.