Internacia Konvencio por Reguligo pri Kaptado de Balenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato-membroj al la Internacia Konvencio por Reguligo pri Kaptado de Balenoj (en bluo).
Subskribo de la Internacia Konvencio por Reguligo de Balenĉasado .

La Internacia Konvencio por Reguligo pri Kaptado de Balenoj estas interna interkonsento subskribita en 1946 por "provizi por la taŭga konservado de balenaj provizoj kaj tiel ebligi la ordan disvolviĝon de la balenkapta industrio". Ĝi regas la komercajn, sciencajn kaj subsistencajn balenajn praktikojn de kvindek naŭ membraj nacioj, kiuj organizĝas en la Internacia Komisiono pri Balenĉaso.

La konvencio estis subskribita de 15 nacioj en Vaŝingtono la 2-an de decembro 1946 kaj efektiviĝis la 1-0an de novembro 1948. Ĝia protokolo (kiu reprezentis la unuan substancan revizion de la konvencio kaj etendis la difinon de "balenkaptilo" por inkludi helikopterojn kaj balenŝipojn) estis subskribita en Vaŝingtono la 19-an de novembro 1956. La konvencio estas posteulo de la Internacia Interkonsento por la Reguligo de Balenoj, subskribita en Londono la 8-an de junio 1937, kaj la protokoloj por tiu interkonsento subskribitaj en Londono la 24-an de junio 1938 kaj la 26-an de novembro 1945.

La celoj de la interkonsento estas la protekto de ĉiuj specioj de la balenoj, la establiĝo de sistemo pri internacia reguligo por la balenaj fiŝkaptadoj por certigi la ĝustan konservadon kaj disvolviĝon de balenoj kaj protekti al estontaj generacioj la grandajn naturajn rimedojn reprezentita de balenaj provizoj. La ĉefa instrumento por realigi ĉi tiujn celojn estas la Internacia Balena Komisono kiu estis establita laŭ ĉi tiu konvencio. La komisiono faris multajn reviziojn al la reguloj, kiuj konstituas la plejparton de la konvencio. La procezo de la Komisiono ankaŭ rezervis al la registaroj la rajton efektivigi sciencan esploron, kiu implicas mortigon de balenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]