Interregistara organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interregistara organizo)

Interregistara organizaĵointernacia registara organizaĵo (IRO) estas organizaĵo komponita ĉefe el suverenaj ŝtatoj (referencataj kiel membroj ŝtatoj), aŭ el aliaj interregistaraj organizaĵoj. Interregistaraj organizaĵoj estas ofte nomataj internaciaj organizaĵoj, kvankam tiu termino povas ankaŭ inkluzivi internaciajn neregistarajn organizaĵojn kiel internaciaj neprofitcelajaj organizaĵojtransnaciaj firmaoj.

Interregistaraj organizaĵoj estas grava aspekto de publika internacia juro. IRO-oj estas establitaj pere de traktato kiu funkcias kiel ĉarto kreanta la grupon. Traktatoj estas formataj kiam legitimaj reprezentantoj (registaroj) de kelkaj ŝtatoj venas al ratifa procezo, havigante al la IRO per internacijura ekzistorajto.

Interregistaraj organizaĵoj en jura senco estu distingataj el simplaj grupigoj aŭ koalicioj de ŝtatoj, kiaj la G8 aŭ la Madrida Kvaropo. Tiaj grupoj aŭ asocioj ne estis fonditaj pere de konstitua jura dokumento kaj ekzistas nur kiel laborgrupoj.

Interregistaraj organizaĵoj devas esti distingitaj ankaŭ disde traktatoj. Multaj traktatoj (kiaj la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento, aŭ la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco antaŭ la establado de la Monda Organizaĵo pri Komerco) ne establas organizaĵon kaj anstataŭe dependas de kunsidoj por administrado, tiel iĝante jure agnoskitaj kiel fakta komisiono. Aliaj traktatoj establis administran aparaton, kiu ne havas garantion por internacia jura ekzistorajto.

Interregistaraj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Claude, Jr., Inis L. (1964) [1959]. Swords into Plowshares: The problems and progress of international organization (3rd ed.). New York: Random House. OCLC 559717722.
  • Nedergaard, Peter; Duina, Francesco (Aŭgusto 2010). "Learning in international governmental organizations: the case of social protection". Global Social Policy. Sage. 10 (2): 193–217. doi:10.1177/1468018110366617. [1][rompita ligilo] Alirita la 18an de Septembro 2016.
  • "Reports on the activities of various intergovernmental organizations". ASIL-RIO reports, American Society of International Law.
  • Walker, Gloria. Consolidation and corruption: the effect of IGO membership on level of corruption in emerging eemocracies. Paper presented at the annual meeting of the American Political Science Association, Hilton Chicago and the Palmer House Hilton, Chicago, Illinois, 2a de Septembro, 2004. [2] Alirita la 18an de Septembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]