Intervjuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intervjuo estas speco de konversacio inter du aŭ pli da homoj, en kiu la intervjuanto faras demandojn (almenaŭ tri) al intervjuato kun la celo akiri faktojn, opiniojn aŭ personajn informojn por raporti pri ili ekzemple en gazeto. La persono kiu starigas la demandojn estas la intervjuanto kaj la persono kiu respondas la demandojn estas la intervjuito.

Dungantoj intervjuas homojn provantajn akiri laboron por ekscii ĉu ili estas bona homo por la laboro. Esploristoj uzas intervjuon por peti homojn trovi kiel ili sentas aŭ kion ili scias pri io. Polico intervjuas atestantojn pri krimo por ekscii, kio okazis. Militaj sekretaj agentoj intervjuas malliberulojn por ekscii pri malamikaj planoj kaj kapabloj. Ĉi tiuj intervjuoj ofte nomiĝas pridemandado.

Partoprenantoj de WikiWeekend16 en Tirano , 2016
Partoprenantoj de WikiSemajnfino 16 en Tirano, 2016
  • Persona intervjuo estas intervjuo dum kiu la intervjuanto persone renkontas la intervjuiton persone.
  • Poŝta intervjuo (enketilo) estas enketmetodo surbaze de skribaj demandoj kaj respondoj.

Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

Ne ĉie oni havas samajn regulojn pri intervjuoj. En Usono ekzemple oni kutime ne ŝanĝas la originalan tekston kaj eĉ ekzistas faktokontrolistoj kiuj kontrolas ĉu veras tio kion verkas ĵurnalisto. En Nederlando estas tute alie. Ĵurnalistoj havas la liberecon interpreti la intervjuon. Jes ja la intervjuita persono plej ofte havas la rajton tralegi la tekston antaŭ ĝia publikigo.

Oficialuloj kaj famuloj kompletigas ofte faras amaskomunikilan trejnadon por trakti siajn mesaĝojn en la amaskomunikilaro aŭ ĉe gazetaraj konferencoj kaj por superi la ĵurnalistojn.

Intervjuaj metodoj en sciencoj[redakti | redakti fonton]

Intervjuaj metodoj havas la samajn celojn kiel tiuj de la enketo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(eo) Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn pri Esperanto, filmeto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Intervjuo Arkivigite je 2005-12-07 per la retarkivo Wayback Machine en la Reta Vortaro