Invaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bloketoj el invaro

Invaro estas nikel-feroalojo kun ekstreme malalta dilatkoeficiento. Ĝi konsistas el proksimume 36% nikelo, 64% fero kaj eventuale etaj kvantoj da aliaj elementoj.

Invaro estis malkovriva en 1896 fare de la svisa fizikisto Charles Édouard Guillaume, kiu kune pro tio ricevis Nobelpremion en 1920. Li donis la nomon "invaro", derivita de invariable, al la alojo kun 35,6% nikelo, 0,1% mangano, 0,4% karbono kaj 63,9% fero. Post kalcinado kaj malvarmetigo en aero ĉi tiu alojo havas dilatkoeficienton (α) de nur 1,2 · 10−6 K−1 ĉe ĉambrotemperaturo. De tiam la nomo invaro foje ankaŭ estas uzata por aliaj alojoj kun komparebla konsisto.