Istmo de Korinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Istmo de Korinto
istmo [+]

LandoGrekio

Supermara alteco94 m [+]
Koordinatoj37° 55′ 59″ N, 22° 59′ 1″ O (mapo)37.9329322.98374Koordinatoj: 37° 55′ 59″ N, 22° 59′ 1″ O (mapo)


Istmo de Korinto (Grekio)
Istmo de Korinto (Grekio)
DEC
Istmo de Korinto
Istmo de Korinto
velŝipante tra la istmo de Korinto per la samnoma kanalo

Istmo de Korinto (Peloponezo)
Istmo de Korinto (Peloponezo)
DEC
Istmo de Korinto
Istmo de Korinto

Map
Istmo de Korinto
Vikimedia Komunejo:  Isthmus of Corinth [+]
vdr
la Peloponezo vidita el la kosmo, kun la Istmo de Korinto supre dekstre

La Istmo de Korinto estas mallarĝa strio da grundo, kiu ligas la preskaŭinsulon Peloponezo kun la kontinenta parto de Grekio. Okcidente de tiu istmo troviĝas la Golfo de Korinto, kaj proksime de ĝi la urbo Korinto, laŭ kiu nomiĝas kaj la istmo kaj la golfo.

Ŝipoj dum la antikva epoko pasis la rokan istmon per tio, ke oni trenis ilin sur sledoj de unu marbordo al la alia. Jam dum la 7-a jarcento antaŭ Kristo la antikvaj grekoj provis konstrui kanalon, por faciligi tiun vojon, sed fine ĉesis la projekton sensukcese. Same rezignis la armeo de la Romia Imperio post pluraj provoj. Ekde la 19-a jarcento, ekzakte ekde la jaro 1893, finfine ekzistas tia kanalo, kiu tranĉas la istmon, kaj la ŝipa paso nun tute facilas (legu Korinta kanalo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]