István Balogh (miniaturpentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Balogh
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1890 (1890-07-10)
en Oradea
Morto 12-an de januaro 1956 (1956-01-12) (65-jaraĝa)
en Oradea
Okupo
Okupo pentristo
vdr

BALOGH István [balog] estis rumanuja hungara grafikisto, miniaturpentristo naskita la 10-an de julio 1890 en Nagyvárad kaj mortinta la 12-an de januaro 1956 en Oradea.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1911-1912 István Balogh studis en Bavara Reĝa Akademio de Munkeno, faris studvojaĝojn en Italujo, precipe en Romo (1913–1914). Li estis ano de la Holnap Irodalmi Társaság. Lia unua ekspozicio estis en 1910 en Kafejo Művészház. Liaj pli famaj unuekzempleraj volumoj estis la verkoj de Endre Ady, Mihály Babits, JUHÁSZ Gyula, Tamás Emőd, Géza Tabéry, Oscar Wilde (Ady Múzeum, Nagyvárad). Post la dua mondmilito kune kun Gábor Miklóssy, Tibor Cs. Erdős, József Fekete li partoprenis en la fondo de Artlernejo de Oradea, kiu antaŭ la estiĝo de Magyar Művészeti Intézet (1948) estis grava forumo de artinstruado en Transsilvanujo.

Memorekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1956 • Ady Múzeum, Oradea
  • 1973 • Körösvidéki Múzeum, Oradea
  • 1974 • Kluĵo, Bukareŝto • Szépművészet Múzeum, Budapest
  • 1997 • Petőfi Irodalmi Múzeum, Budapest (retro., kat.)
  • 1998 • Déri Múzeum, Debrecen.

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1942-1956 • Grupaj ekspozicioj en Oradea
  • 1997 • Libroilustracio secesia en Hungarujo 1895–1925, Miskolci Galéria, Miskolc

Kreaĵoj en publikkolektoj[redakti | redakti fonton]

Ady Múzeum, Oradea Iparművészeti Múzeum, Budapest Magyar Nemzeti Galéria, Budapest Petőfi Irodalmi Múzeum, Budapest.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]