István Boleman (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Boleman [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boleman István estis hungara kuracisto, balneologo. Lia nobela antaŭnomo estis dezséri [deĵEri], lia filo estis Géza Boleman.

István Boleman [1] naskiĝis la 11-an de marto 1839 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio) (alia fonto mencias aliajn datenojn), li mortis la 25-an de januaro 1905 en Selmecbánya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Boleman akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1865. Post siaj studoj li estis kuracisto en sia naskiĝurbo aŭ en ties ĉirkaŭaĵo. Post 4 jaroj li kuracadis la ministojn en Vihnye, poste li okupiĝis pri la loka banejo. Li iĝis titulara ĉefkuracisto de Bars kaj reĝa konsilisto. Li levis al alta nivelo la bankulturon en Vihnye, li kreis tie banterapion laŭ scienca nivelo. En 1890 li estis ĉefa fondinto de hungara balneologia societo. Post la emeritiĝo li vivis plu en sia naskiĝurbo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vihnye vastartalmú hévviz Barsmegyében (1878)
  • A fürdőtan kézikönyve (Manlibro de la balneologio) (1884)
  • Fürdőtan, különös tekintettel a magyarhoni gyógyhelyekre (1887, 1888)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]