István Bényei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bényei
Persona informo
Naskonomo Máriássi István
Naskiĝo 1835
en Hungario Bátka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 29-an de januaro 1908
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Emma Harmath
Okupo
Okupo aktoroteatrestroverkisto
vdr

István Bényei [iŝtvAn bEnjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bényei István estis hungara aktoro, aŭtoro de la unua hungara opereto. Lia origina familia nomo estis Máriássi [mAriAŝi].

István Máriássi[1] naskiĝis la en 1835 en Bátka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nun en Slovakio), li mortis la 29-an de januaro 1908 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bényei post lernado elektis la profesion migra aktoro en 1859 en Baja. Li apartenis al migra teatra trupo de György Molnár. Inter 1868 kaj 1874 li estis redaktoro en Pest (urbo), poste li denove estis aktoro ĝis 1883, pli poste li estis bonfaranto de la geaktoroj. Li aranĝis pensiulejon por aktoroj, ekspozicion, eĉ li estis asociestro de aktoroj (1883-1896). Li emeritiĝis en 1896. Ekde 1863 lia edzino estis Emma Harmath.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A szerelmes kántor (la unua hungara opereto kun muziko de Géza Allaga, 1862)
  • Szakállas farkas (opereto, 1865)
  • Zeneszerű (opereto)
  • Fonóház (opereto)
  • Don Quihote (opereto)
  • Ilonka (teatraĵo, 1879)
  • Egérfogó (premiita teatraĵo, 1863)
  • Dunanan apó (muzika teatraĵo)
  • Ördög Pilulái (muzika teatraĵo)
  • Róbert Károly (tragedio)
  • A halálfejű hercegnő (komedio, 1864)

Elektitaj trupanoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]