István Csekey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Csekey
István Csekey
István Csekey
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1889 (1889-02-02)
en Szolnok
Morto 17-an de aŭgusto 1963 (1963-08-17) (74-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Verseghy Ferenc Grammar School • Universitato Francisko-Jozefo • Universitato de Hajdelbergo
Okupo
Okupo juristo
vdr

István Csekey [iŝtvAn ĉekei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekey István estis hungara juristo, altlerneja instruisto, membro de Societo Dugonics.

Tabulo pri la preĝeja ĝardeno

István Csekey[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1889 en Szolnok, li mortis la 17-an de aŭgusto 1963 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Csekey maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Scienca Universitato Francisko Jozefo de Kolozsvár, Strasbourg, Universitato de Hajdelbergo kaj Berlino. Li doktoriĝis en Universitato Francisko Jozefo en 1911 kaj 1913. Lia habilitiĝo okazis en 1918 en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Pli frue jam ekde 1912 li instruis en la Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét), en 1920 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. Inter 1923-1931 li instruis en Tartu, inter 1931-1940 li estis katedrestro en Scienca Universitato Francisko Jozefo de Szeged. En la jaroj 1938 kaj 1939 li estis dekano, en la sekvanta jaro vicdekano. Dum la hungara periodo de Kolozsvár (1940-1945) li instruis en la universitato, en la studjaro 1945 denove en Szeged, fine ĝis la emeritiĝo en 1951 en Universitato de Pécs. Inter 1947-1949 li denove estis dekano. Li ricevis plurajn estonajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar pragmatica sanctio írott eredetijéről (1916)
  • Die Verfassungsentwicklung Estlands 1918-1928 (1928)
  • A szovjet államszemlélete (1932)
  • Werbőczy István és a magyar alkotmányjog (1942)
  • A Magyar Köztársaság alkotmánya (1947)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]