István Szelényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szelényi
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de aŭgusto 1904(nun 1904-08-08)
en Hungario Zólyom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 31-an de januaro 1972
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

István Szelényi [iŝtvAn selEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelényi István estis hungara komponisto, muzikhistoriisto, pianisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

István Szelényi [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1904 en Zólyom (Hungara reĝlando, nuntempa Zvolen en Slovakio), li mortis la 31-an de januaro 1972 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szelényi komencis studi muzikon ekde 1913 en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1926. Liaj plej gravaj instruistoj estis Arnold Székely kaj Zoltán Kodály. Post siaj studoj li ekinstruis en muziklernejo kaj aliĝis al avangarda muzika grupo. Inter 1928–1929 li estis koncertpianisto en Germanio, poste en la sekvaj 2 jaroj muzika gvidanto de baleta trupo en Francio kaj Londono. Li esploris manuskriptojn pri Ferenc Liszt en Weimar. Li hejmenvenis en 1935. Dum la 2-a mondmilito li vivis en deportejo, poste li instruis en muzika gimnazio, poste muziklernejo. Inter 1956-1972 li instruis en la Muzikarta Altlernejo. En 1969 li ricevis hungaran premion, postmortan en Germanio en 1997. Pro akuta malsano li mortigis sin.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzikakademio (1925, debuto)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Rendszeres modulációtan (1927, 1960)
  • A zenetorténet bölcselettörtenet kapcsolatai (1944)
  • Liszt Ferene élete képekben (1956)
  • A magyar zene története (1959)
  • A romantikus zene harmóniavilága (1965)
  • A népdalharmonizálás alapelvei (1968)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • oratorioj: Virata (1935), Spartacus (1960), Tíz nap, mely megrengette a világot (1964), and Pro Pace (1968)
  • pantomimoj: A tékozlo fiú (1931), Babiloni vásár (1931)
  • opereto: Hidavatás (1936)
  • konĉertoj, uverturoj, ĉambraj muzikoj

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]