István Szórády

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Szórády [iŝtvAn sOrAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szórády István estis hungara kuracisto, infankuracisto, profesoro, farmakologo.

István Szórády [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1926 en Gyula. Li mortis la 22-an de januaro 1990 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szórády akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1950. Pli frue inter 1948-1950 li laboris en la farmacia instituto, poste ĝis 1964 en la kliniko pri infanoj. En 1954 li akiris plian fakdiplomon pri infankuracado. Ekde 1964 li laboris en infanhospitalo de Szeged kiel ĉefkuracisto, krome li estis nomumita titulara docento. En 1964 li kandidatiĝis (CSc), en 1977 li doktoriĝis (DSc). En la studjaroj 1971 kaj 1977 li estis gastoprofesoro en Helsinko. En 1974 li estis nomumita titulara universitata profesoro en Szeged. Li ricevis premiojn en 1969, 1974, 1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pantothensav klinikai jelentősége (1964, ankaŭ germane)
  • Pharmacogenetics principles and pediatric aspects (1973)
  • Farmakogenetika (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.