Isurus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isurus oxyrinchus by mark conlin2.JPG
Isurus oxyrinchus
Isurus paucus

Isurus estas genro de Lamnoformaj ŝarkoj en la familio Lamnedoj, ofte konataj kiel makoŝarkoj. La du vivantaj specioj estas la ofta kurtnaĝila makoŝarko (I. oxyrinchus) kaj la rara longnaĝila makoŝarko (I. paucus), kaj kelkaj formortintaj specioj konataj el fosilioj. Ili gamas laŭlonge el 2.5 to 4.5 m, kaj havas proksimuman maksimuman pezon de 800 kg. La familio Lamnedoj inkludas ankaŭ la Blanka ŝarko kaj la Lamna nasus. Makoŝarkoj estas kapablaj naĝi je rapido de ĝis 60 km/h, kaj salti ĝis 7 m en la aeron.