Itala Libio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala Libio
1934 – 1943

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
893 774
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Sanusia ribelestro Omar Muĥtar (en tradicia vesto, katenita) post sia kapto fare de italaj fortoj en 1931. Muĥtar estis ekzekutita per publika pendumo tuj poste, 1931.
Itala Zaptié kamelkavalerio en 1940.

Itala Libio (en itala: Libia Italiana; en araba: ليبيا الإيطالية, Lībyā al-Īṭālīya) estis kolonio de la Itala Reĝlando en Nordafriko, en kio estas nune la aktuala Libio. Itala Libio estis formita el la italaj kolonioj Cirenaiko kaj Tripolitanio kiuj estis prenitaj de la Itala Reĝlando el la Otomana Imperio en 1911, dum la Ital-turka milito de 1911 al 1912. La unuigita kolonio estis establita en 1934 fare de la itala guberniestro Italo Balbo,[1] kun Tripolo kiel ĉefurbo.[2]

La teritorio de Itala Libio estis nomata ankaŭ Itala Nordafriko (Africa Settentrionale Italiana, aŭ ASI), kaj antaŭ kaj post ties unuigo. Ekde 1923, indiĝenaj ribeluloj asociitaj kun la Sanusio kondukis al la Libia rezistomovado kontraŭ italaj setlejoj en Libio; la ribelo estis tute nuligita fare de italaj fortoj en 1932 post pacigaj kampanjoj. Dum la Dua Mondmilito, Itala Libio iĝis la startejo de la Nordafrika Kampanjo, kaj la italoj estis devigitaj foriri en 1943 post esti venkitaj fare de la Aliancanoj. Laŭ la terminoj de la pactraktato de 1947, Italio rezignis ĉiujn postulojn el Libio, kio estis administraciita de la Aliancanoj ĝis ties sendependigo en 1951.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Boundary Study No. 3 (Revised) – December 15, 1978, Chad – Libya Boundary (Country Codes: CD-LY [1] Alirita la 29an de decembro 2018.
  2. Tripoli italiana Alirita la 29an de decembro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chapin Metz, Hellen. Libya: A Country Study. Washington: GPO for the Library of Congress, 1987.
  • Del Boca, Angelo. Gli italiani in Libia. Vol. 2. Milano, Mondadori, 1997.
  • Sarti, Roland. The Ax Within: Italian Fascism in Action. Modern Viewpoints. New York, 1974.
  • Smeaton Munro, Ion. Through Fascism to World Power: A History of the Revolution in Italy. Ayer Publishing. Manchester (New Hampshire), 1971. ISBN 0-8369-5912-4
  • Taylor, Blaine. Fascist Eagle: Italy's Air Marshal Italo B
  • Tuccimei, Ercole. La Banca d'Italia in Africa, Foreword by Arnaldo Mauri, Collana storica della Banca d'Italia, Laterza, Bari, 1999.
  • Taylor, Blaine. Fascist Eagle: Italy's Air Marshal Italo Balbo. Montana: Pictorial Histories Publishing Company, 1996. ISBN 1-57510-012-6