Iuliu Maniu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iuliu Maniu
Iuliu Maniu
Iuliu Maniu
Persona informo
Naskonomo Iuliu Maniu
Naskiĝo la  8-an de januaro 1873(nun 1873-01-08)
en Hungario Csehipuszta (Hungara reĝlando)
Morto la 5-an de februaro 1953
en Rumanio Sighetu Marmației (Rumanio)
Tombo Cemetery of the Poor in Sighet
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio • Reĝlando Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno • Universitato Francisko-Jozefo • Silvania National College
Familio
Frat(in)oj Cornelia Maniu • Cassiu Maniu
Okupo
Okupo politikistoadvokatoŝtatreprezentantojuristo
vdr

Iuliu Maniu estis hungaria rumana politikisto, juristo, baldaŭ ĉefministro de Rumanio.

Iuliu Maniu meze inter Transilvania Direktoria Konsilio

Iuliu Maniu [1] naskiĝis la 19 en Hungara reĝlando en Csehipuszta (nuntempa Pusta (Șimleu Silvaniei)) en Rumanio, li mortis la 5-an de februaro 1953 en Sighetu Marmației (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iuliu Maniu studis en Kolozsvár, Vieno kaj Budapeŝto, fine li akiris juran diplomon en 1896 en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li faris ĉefe juran laboron por la rumana ortodoksa eklezio en Transilvanio. En 1906 li estis elektita parlamenta deputito de la hungara parlamento, kie li aliĝis al malgranda grupo de rumanaj deputitoj instigante egalajn rajtojn por sia minoritato. Dum la 1-a mondmilito li servis en la aŭstra-hungara armeo. En decembro de 1918 li estis elektita prezidanto de la Transilvania Direktoria Konsilio, kiu proklamis kuniĝon kun Rumanio. Inter 1919–1938 li estis partiestro kaj deputito de la rumana parlamento. Li estis ĉefministro inter 1928-1933, sed kun 2 interrompoj. En 1937 li formis voĉdonan aliancon kun la nazia Fera Gvardio. Dum la 2-a mondmilito li komence apogis la atakon kontraŭ Sovetunio, sed poste li fariĝis unu el la ĉefaj rezistantoj. Li partoprenis en puĉo en 1944, kiu alportis aliancon kun Sovetunio. Li estis la estro de la demokratia opozicio ekde la komenco de la komunisma influo, sed lia pozicio malfortiĝis, eĉ li trovis sin en malliberejo en 1947, kie li mortis post 6 jaroj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]