Ivan Tavčar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Tavčar
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1851 (1851-08-28)
en Poljane nad Škofjo Loko
Morto 19-an de februaro 1923 (1923-02-19) (71-jaraĝa)
en Ljubljano
Mortokialo kojlorektuma kancero
Tombo Visoko pri Poljanah
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtioAŭstra imperio
Alma mater Universitato de Vieno • Novo Mesto Grammar School
Familio
Edz(in)o Franja Tavčar
Infano Igor Tavčar
Okupo
Okupo verkistoadvokatopolitikisto
vdr

Ivan TAVČAR (elp. tavĉar, n. la 28-an de aŭgusto 1851 en Polyane nad Škofjo Loka, Aŭstra imperio  - m. la 19-an de februaro 1923 en Ljubljano) estis slovena advokato, politikisto kaj verkisto.

Ivan Tavčar estis unu el la ĉefaj figuroj en la naci-liberala politika movado en Slovenaj Landoj kiuj aperis fine de la 19-a jarcento el la movado de Junaj Slovenoj. Post la Slovena Nacia Movado disiĝis en katolika kaj progresema frakcioj fine de la 1880-aj jaroj, Tavčar iĝis unu el la kunfondintoj de la Nacia Partio de Karniolo (renomita Nacia Progresema Partio en 1905). Li estris la partion kun Ivan Hribar ĝis la fino de la Unua Mondmilito, kiam ĝi estis renomita Jugoslava Demokratia Partio antaŭ kuniĝi en la Ŝtata Partio de Serbaj, Kroataj kaj Slovenaj Demokratoj. En 1889 li estis elektita en la parlamento Krain kaj en 1899 en la aŭstria parlamento.

Virinaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Ivan Tavčar kaj lia edzino Franja aktive kampanjis por la rajtoj de virinoj. Lia edzino iĝis prezidantino de la 'Ĝenerala Slovena Virina Asocio' en 1901. La duopo Tavčar estis favora al la forigo de restriktaj iniciatoj kiel ekzemple la deviga fraŭleco por instruistoj kaj la malpermeso ke virinoj membriĝas al politika partio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

La rakontoj de Tavčar ofte estas bazitaj sur historiaj datenoj kaj traktas senreciprokan amon.

  • Ivan Slavelj (1876)
  • Vitae vitae meae (1883)
  • Mrtva srca (1884)
  • Janez Sonce (1885-1886)
  • Med gorami (kolekto de noveloj, 1876-1888)
  • Grajski pisar (1889)
  • 4000 (1891)
  • V Zali (1894)
  • Izza kongresa (1905-1908)
  • Cvetje v jeseni (1917)
  • Visoška kronika (1919)

En lia utopia romano "4000", Tavčar prezentas la vekiĝon de liberalulo en la jaro 4000 kie li devas malkovri ke Slovenio fariĝis la 52-a provinco de imperio gvidita fare de papo Gregorius CCXXII. Per tiu ĉi libro Tavčar volis klarigi la danĝeron de klerikala politiko por slovena memdeterminado, kiu estus la centra temo en la slovena politiko de la fino de la 19-a jarcento, en odoroj kaj koloroj.

"Visoška kronika" (Kroniko de Visoko) estas konsiderata lia plej grava verko. La "Kroniko de Visoko" temas pri tri historiaj temoj: la persekutado de la sorĉistinoj, la persekutado de la protestantoj kaj la Tridekjara milito.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kroniko de Visoko, trad. Vinko Ošlak, Esperanto-Societo Ljubljana, 2021, 242 paĝoj, ISBN 9789619558300

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Bildoj, sonoj aŭ filmetoj pri Ivan Tavčar ĉe Vikimedia Komunejo