Ivano la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivano la 5-a
Persona informo
Іѡа́ннъ Алеѯї́евичъ
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1666 (1666-08-27)
en Moskvo
Morto 29-an de januaro 1696 (1696-01-29) (29-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Familio
Dinastio Romanovoj vd
Patro Aleksej Miĥajloviĉ vd
Patrino Maria Miloslavskaya vd
Gefratoj Petro la GrandaSofia Aleksejevna • Tsarevna Yevdokia Alekseyevna of Russia • Catherine Alekseyevna of Russia • Natalja Aleksejevna Romanova • Feodosia Alekseyevna of Russia • Maria Alekseyevna of Russia • Marfa Alekseyevna of Russia • Fjodor Aleksejeviĉ • Tsarevich Alexei Alexeyevich of Russia • Tsarevich Dmitry Alexeyevich of Russia • Tsarevich Simeon Alexeyevich of Russia vd
Edz(in)o Praskovia Saltykova vd
Infanoj Tsarevna Catherine Ivanovna of Russia • Anna Ivanovna • Tsarevna Praskovya Ivanovna of Russia • Maria Ivanovna • Theodosia Ivanovna vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivano la 5-a (ruse Иван Алексеевич Романов) naskiĝis la 6-an de septembro 1666 en Moskvo kaj mortis la 8-an de februaro 1696 en Moskvo. Li estis caro de Rusio (kune kun Petro la Unua) dum 1682-1696. Li apartenis al la rusa monarka dinastio Romanov.

Origino[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis caro Aleksio Miĥajloviĉ kaj carino Maria Iljiniĉna (naskita Miloslavskaja). La patro havis dek ses geidojn de du edzinoj.

Bedaŭrinde elvivis nur kelkaj infanoj, inter kiuj plej gravajn spurojn en historio restigis Sofia, Teodoro, Ivano kaj Petro.

La caro mortis sufiĉe juna, kiam li estis ankoraŭ 46 jara. Antaŭ morto li heredigis la tronon al Teodoro Alekseeviĉ, lia filo de lia unua edzino Maria.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Teodoro Alekseeviĉ regis ses jarojn kaj havis neniun idon. Li mortis tre juna, kiam li estis 20 jara, kaj ne sukcesis proklami la heredinton.

Post lia morto en 1682 devis heredi Ivano kiel pliaĝa filo, kiu tiam atingis nur 16 jarojn. Tamen partio de Natalia Nariŝkina (parencaro de la dua edzino de caro Aleksio Miĥajloviĉ, patrino de Petro) insistis surtronigi ankaŭ dekjaran caridon Petron.

Rezulte de kruelaj disputoj kaj eĉ bataloj, laŭ propono de patriarko Jakimo, oni elektis ambaŭ caridojn kiel du reĝoj kaj samtempe heroldis caridinon Sofia Alekseevna kiel regentino de la lando.

La 25-an de junio 1682 Ivano la 5-a kaj Petro la 1-a estis kronitaj en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo. Por tiu okazo oni faris neordinaran, dulokan tronon, kiu konserviĝas en la muzeo.

Kunreĝado[redakti | redakti fonton]

Alveno de du caroj

Kvankam Ivano la 5-a havis statuson pli ĉefa caro, li reale neniel partoprenis la ŝtatan regadon kaj preferis klopodi pri personaj kaj familiaj okupoj. Lia sano estis malbona, li suferis pro paralizo kaj astigmatismo, do li aspektis kiel juna kadukulo.

En ĉiujn gravajn eventojn okazintajn dum lia kuna regado partoprenis ĉefe la reala regentino Sofia Alekseevna (1657-1704).

Lia familio[redakti | redakti fonton]

En 1684 li edziĝis al bojaridino Praskovia Teodorovna Saltikova (1664—1723), kiu poste naskis kvin filinojn: Maria, Feodosia, Katerina, Anna kaj Praskovia.

Ĉi-branĉo de dinastio Romanov restigis gravajn spurojn en la rusa historio, ĉar filino Anna Ivanovna poste en 1730-1740 estis imperiestrino de Rusio kaj filino Katerina estis avino de juna Ivano la 6-a imperiestro de Rusio en 1740-1741.

Morto[redakti | redakti fonton]

Ivano la 5-a subite mortis la 8-an de februaro 1696 kaj estis entombigita en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]