Iván Mándy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Mándy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1918 (1918-12-23)
en Budapeŝto
Morto 6-an de oktobro 1995 (1995-10-06) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Iván Mándy
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iván MÁNDY [mAndi], hungare Mándy Iván estis hungara verkisto kaj scenaristo.

Iván Mándy naskiĝis la 23-an de decembro 1918 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de oktobro 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ne finlernis la gimnazion. Li komencis sian karieron en 1937, tiam aperis novelo en revuo. Post la dua mondmilito li laboris kiel sportraportisto, kaj li publikigis siajn literaturajn verkojn en la revuo Újhold (Novluno). Inter 1949-1955 li devis silenti pro la tiama politiko, tiam li laboris en Hungara Radio kiel dramaturgo, kaj li plibonigis radiospektaklojn surbaze de verkoj de aliaj verkistoj. En tiuj jaroj li skribis siajn famajn fabelromanojn por infanoj kaj junuloj. Ekde 1954 li estis profesia verkisto. En 1971 li edziĝis. (Lia edzino estas Judit Simon, kuracistino.) En 1988 li ricevis premion Kossuth kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1943 A csőszház (La kampogardista dometo), etromano
  • 1948 A huszonegyedik utca (La 21-a strato), membiografia romano
  • 1949 Vendégek a palackban (Gastoj en la botelo), noveloj
  • 1955 Egy festő ifjúsága. Barabás Miklós diákévei (Juneco de pentristo. Junaj jaroj de Miklós Barabás), biografia romano por junuloj
  • 1957 Idegen szobák (Fremdaj ĉambroj), noveloj
  • 1967 Régi idők mozija (kinejo de malnovaj tempoj), novelo-serio
  • 1977 Álom a színházról (Sonĝo pri la teatro), romano
  • 1980 A bútorok (La mebloj), etromano
  • 1989 Önéletrajz (Membiografio), noveloj kaj radioludoj
  • 9 scenarioj por filmoj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio