Izarra (likvoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reklamo el 1924

IZARRA estas dolĉa likvoro farata en Bayonne en Nord-Eŭskio. La distilejo troviĝas en Bayonne, ĉe rivero Adour, kaj estas malfermita al vizitantoj. Tamen la kompania sidejo Distillerie de la Côte Basque troviĝas en Saint-Jean-de-Luz.

Tipo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du variantoj de Izarra:

  • Izarra Flava (eŭske Izarra Horia, france Izarra Jaune) estas farata el 32 herboj kun ĉefe migdala gusto kaj superas 40 gradojn da alkoholo.
  • Izarra Verda (eŭske Izarra Berdea, france Izarra Vert) estas farata el 48 herboj kun ĉefe pipromenta gusto kaj superas 48 gradojn da alkoholo.

Pireneaj herboj kaj aliaj flavoroj estas uzataj en la 15-monata procedo por produkti la likvoron. Kvar malsamaj likvaĵoj estas produktataj: alkoholo distilita per herbaj flavoroj; likvaĵo rezultanta el trempado de prunoj kaj juglandaj ŝeloj en Armagnac; siropo de sukero kaj loka akacia mielo; kaj kolora infuzaĵo de safrano por la flava kaj pluraj plantoj por la verda variantoj. La likvoro maturiĝas dum ses monatoj en bareloj antaŭ enboteligo.

En la lastaj jaroj la kompanio komencis diversigi sian produkton kaj aldonis variantojn kiel Izarra Manzana Verde.

Izarra estas trinkebla memstare, kun glacio aŭ en kokteloj, ofte kun ĝino. Ĝi ankaŭ troveblas en ĉokoladoj kaj desertoj. La trinkaĵo troveblas ĉie en Nord-Eŭskio kaj ankaŭ en cetera Francio kaj partoj de Eŭropo. La kompanio uzis la tradician sloganon Le soleil et la neige des Pyrénées ("La suno kaj neĝo de Pireneoj").

Historio[redakti | redakti fonton]

Joseph Grattau, botanikisto, en la malfrua 19-a jarcento, aĉetis la recepton de tradicia eŭska likvoro datiĝanta almenaŭ de 1835. Li alinomis ĝin Izarra ("La stelo" en la eŭska) kaj komencis vendi ĝin ekde 1904. Li akiris la nunan produktejon ĉe 9 Quai Bergeret en Bayonne en 1913. Izarra fariĝis posedaĵo de Rémy Cointreau ekde la fruaj 1980-aj jaroj.