J

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero J. Por aliaj signifoj vidu J (apartigilo).
J j

J, minuskle j, estas la 13-a litero de la esperanta alfabeto kaj 10-a litero de la alfabetoj angla, franca, germana, nederlanda kaj skandinavaj.

En Esperanto, ĝi havas la prononcojn (laŭ IFA) aŭ konsonantan [j] aŭ duonvokalan [i], kaj la nomon jo. Ĝi duonvokale rilatas al I same kiel Ŭ al U. Ĝia gramatika funkcio estas estigi pluralojn (unu gaja homo > unuj gajaj homoj). Ĝia duonvokala funkcio estas estigi diftongojn (aj, ja, ej, je, oj, jo, uj, ju).

J ne estas origina parto de la latina alfabeto, kiu prae uzis la saman literon I por ambaŭ sonoj [i] kaj [j] (ekzemple en la nomo IVLIVS, modernskribe "Julius"), sed evoluis en verkoj de mezepokaj monakoj en Eŭropo, kiuj por distingi inter vokala kaj konsonanteca i ekskribis du i, unu super la alia, por la lasta. Poste la du i kunfandiĝis al J/j.

La originan prononcon pli-malpli konservis la modernaj alfabetoj de Esperanto, de la germana, de la nederlanda, de la latinliteraj slavaj lingvoj kaj de la lingvoj de Nordio.

En aliaj alfabetoj, la signoj IY prenis tiun funkcion, dum j ricevis novajn taskojn. En la hispana ĝi estas legata kiel [ĥ] aŭ [h], en la franca kaj la portugala kiel [ĵ], en la okcitana kaj en la angla, kaj en multaj kun angla-inspiritaj alfabetoj kiel [ĝ].

Tamen, por diftongigi, la plejmulto de la latinskribaj ortografioj utiligas i (tiel, kun kromsigno, ankaŭ IFA) aŭ y. Tiucele uziĝas j en Esperanto, en la dana kaj en la sveda.

En kelkaj alfabetoj, kiel tiu de la kimra, ĝi tute ne enkutimiĝis, aperante nur en fremdvortoj.

La nomo de J[redakti | redakti fonton]

Krom son-spegulaj vok-nomoj (jo, je, ĝej), ĝi havas veran nomon en kelkaj lingvoj el la nomo de la hebrea litero samvalora jod, ekzemple Jod [jot] (germane), jod [joz/jod] (dane), jodd (norvege); jota [ĴOta] (portugale) kaj [ĤOta] (hispane).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]