Jakob Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Steiner
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1796 (1796-03-18)
en Utzenstorf
Morto 1-an de aprilo 1863 (1863-04-01) (67-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Jakob STEINER (naskiĝinta la 18-an de marto 1796 en Utzenstorf, mortinta la 1-an de aprilo 1863 en Bern) estis svisa matematikisto kaj patro de la t.n. sinteza geometrio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la vilaĝa bazlernejo, kie li ne antaŭ la aĝo de 14 jaroj eklernis skribi, li iris kun 17 jaroj al Yverdon-les-Bains al Johann Heinrich Pestalozzi. Ekde 1818 li studis en Hajdelbergo kaj iĝis en 1821 en Berlino privata instruisto pri matematiko, poste instruisto ĉe la Metia Akademio kaj en 1834 eksterorda profesoro universitata kiel ankaŭ membro de la Akademio de la Sciencoj.

La lastajn vivojarojn li pasigis en Svislando. Steiner estis talentita de malnormala imagpovo kaj lia geometria skolo longan tempon estis la plej grava. Steiner fondis ĉe la Berlina Akademio premion pri matematiko kiu portas lian nomon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis: »Systematische Entwickelung der Abhängigkeit geometrischer Gestalten« (parto 1, Berlino 1832, eldonite fare de Öttingen ĉe Ostwalds Klassiker); »Die geometrischen Konstruktionen, ausgeführt mittels der geraden Linie und Eines festen Kreises« (Berlino 1833; eldonite poste fare de Öttingen, Leipzig 1895). Liajn prelegojn »Vorlesungen über synthetische Geometrie« eldonis Geifer kaj Schröter (Leipzig 1867, 2 vol.; 3a eldono 1887/1898) kaj lian verkaron »Gesammelten Werke« laŭ komisio de la Berlina akademio sinjoro Weierstraß (Berlino 1881–82, 2 vol.).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 900 (surrete)