Jambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jambo estas verspiedo uzata en poezio. Ĝi konsistas el du silaboj, el kiuj la unua estas mallonga aŭ senakcenta, kaj la dua longa aŭ akcenta.

La kvinjambo estas forta mezurilo en la angla kaj germana poezio.

Ĥorjambo estas verspiedo, konsistanta el du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj metitaj inter du longaj aŭ akcentaj silaboj. Jamboj ankaŭ uzitis por primoki aŭ eĉ fifamigi homojn, ekz. de Hiponakso.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ekz-e “Ho, mia kor'” de Zamenhof efike uzas kvinjamban ritmon (plus eblan versofinan kromsilabon ĉe "inaj" rimoj) por redoni la kor-batadon de la aŭtoro:

   Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
   El mia brusto nun ne saltu for

ktp.

jambo Arkivigite je 2005-02-26 per la retarkivo Wayback Machine