James Mangold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Mangold
Persona informo
James Mangold
Naskiĝo 16-an de decembro 1963 (1963-12-16) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de la ArtojUniversitato Kolumbio • Washingtonville High School vd
Familio
Patro Robert Mangold vd
Edz(in)o Cathy Konrad vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktorofilmproduktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1985– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Mangold (naskiĝis la 16-an de decembro 1963) estas usona filma kaj televida reĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Lia unua scenarista projekto en 1988 estis la Walt Disney-filmo Oliver & Company. Inter pliaj projektoj elstaras Girl, Interrupted (1999), Kate & Leopold (2001), Walk the Line (2005) kaj 3:10 to Yuma (2007).

Mangold ankaŭ reĝisoris la superheroajn filmojn surbaze de la Marvel Comics karaktero Wolverine, Wolverine (2013) kaj Logan (2017), gajnante al li nomumon por la Akademia Premio por Plej Bona Adaptita Scenaro.

Li ankaŭ produktis kaj reĝisoris "pilotajn" filmojn por la televidaj serioj Men in Trees (2006-2008), NYC 22 (2011–2012) kaj Vegas (2012–2013).

James Mangold en la komiksa konferenco Comic-Con en San Diego, kie li prezentis la filmon The Wolverine en 2013.