Jan Ołdakowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Ołdakowski

Jan Łukasz OŁDAKOWSKI (naskiĝis la 11-an de majo 1972 en Varsovio) estas pola politikisto, parlamentano de Sejmo, direktoro de la Muzeo de la Varsovia Ribelo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1998 finis studadon ĉe Pollingva Fakultato de la Varsovia Universitato. En 2001 finis postdiploman studon pri taksado de krudmaterialoj en SGGW (Ĉefa Lernejo de Vilaĝa Mastrumado).

En la jaroj 1995–1998 laboris kiel redaktoro en Scienca Eldonejo PWN. En la jaroj 1998–2000 estis gvidanto de promocia fako de la Nacia Fondaĵo de Medio-Protekto. De 2000 ĝis 2001 laboris en Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kiel direktoro de la Departamento pri amaskomunikiloj, kaj poste kiel kabineta ĉefo. En 2001 kunfondis Galerion Off en Varsovio. En 2002 kunordigis projektojn en la Instituto pri Nacia Heredaĵo. Ankaŭ laboris en la semajnrevuo "Nowe Państwo" (Nova Ŝtato).

En la jaroj 2002–2004 estis prezidanto de la kvartal-konsilio de Mokotów. En 2004 iĝis direktoro de la Muzeo de la Varsovia Ribelo. Pli frue estis prokuristo pri la muzeo nomumita de tiutempa prezidanto de Varsovio Lech Kaczyński. Kunaŭtoro de la koncepto kaj agad-programo de la muzeo.

En 2005 kiel senpartia kandidato de Juro kaj Justeco iĝis parlamentano en la varsovia regiono. Novembre 2010 forlasis parlamentan klubon de la partio favore al la nova klubo de Pollando Estas Plej Grava. En 2011 malgajnis parlamentan balotadon.

Socia agado kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

En 2004 elektiĝis Homo de la Jaro laŭ gazeto "Życie Warszawy". En 2005 estis distingita per Arĝenta Medalo Meritita por la Kulturo Gloria Artis, Medalo Pro Memoria kaj Ora Medalo de la Protektanto de Memor-Lokoj. Membro eksterordinara de Monda Asocio de la Soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj de Konsilio de Kuratoroj de Ossolineum. Ligita kun krakova medio de la Centro de Politika Penso. En 2010 ricevis honoran membrecon al la Asocio de Varsoviaj Ribelantoj kaj la diplomon Benemerenti.

En 2009 distingita per Granda Kruco de la portugala Ordeno de Merito, kaj en 2011 – la kartvela Ordeno de Honoro.

En 2011 estis distingita de prezidanto Bronisław Komorowski per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]