Jan Twardowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Twardowski
Persona informo
Jan Twardowski
Naskiĝo 1-an de junio 1915 (1915-06-01)
en Varsovio
Morto 18-an de januaro 2006 (2006-01-18) (90-jaraĝa)
en Samodzielny Publiczny Centralny Szpital Kliniczny
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Pantheon of Great Polish People vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj polalatina vd
Loĝloko Varsovio • Żbików • Żoliborz • Saska Kępa • Krakowskie Przedmieście Street vd
Ŝtataneco PollandoRusia ImperioDua Pola RespublikoPola Popola Respubliko vd
Alma mater Universitato de Varsovio • Higher Metropolitan Seminary in Warsaw vd
Subskribo Jan Twardowski
Memorigilo Jan Twardowski
Profesio
Okupo poeto • katolika sacerdoto • prozisto • pastro • predikistoKonfesantosoldato • romkatolika sacerdoto • transitional deacon • latin catholic deacon • filologo vd
Laborkampo kristana misiado • kristana literaturopreĝo vd
Aktiva en Koszajec, Pruszków County vd
Aktiva dum 1933– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan TWARDOWSKI (naskiĝis la 1-an de junio 1915 en Varsovio, mortis la 18-an de januaro 2006 samloke) – katolika pastro, honora prelato de la papo Johano Paŭlo la 2-a, pola poeto, reprezentanto de religia liriko. De lia versaĵo devenas la frazon: Śpieszmy się kochać ludzi – tak szybko odchodzą (Ni rapidu ami homojn - tiel rapide ili forpasas).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis gimnazion je la nomo de Tadeusz Czacki en Varsovio. Abiturientiĝis en 1935. En 1937 aperis lian unuan volumon de poeziaĵoj Powrót Andersena (La reveno de Andersen). Samjare, Jan Twardowski komencis studi la polan lingvon ĉe Varsovia Universitato. En 1948, li magistriĝis. Dum la dua mondmilito estis soldato de la Pola Enlanda Armeo, partoprenis la varsovian ribelon. Rezulte de militaj travivaĵoj, en tio detruo de lia familia domo, en 1943, li decidis iĝi pastron.

Mortis en malsanulejo vespere la 18-an de januaro 2006 en Varsovio. Enterigita en la Panteono de Polaj famoj - loko por merititoj troviĝanta en la Templo de Dia Providenco - laŭ deziro de pola primaso kardinalo Józef Glemp, sed kontraŭ sia lasta volo, ĉar li volis ekripozi en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Kreemo[redakti | redakti fonton]

Liriko de la pastro Jan Twardowski traktas same pri la Dio kiel pri la homo. En ĝi bone videblas pluraj metaforoj koncerne la naturon (ankaŭ kiel laŭdo de la kreitaĵoj). Lia poezio ofte, pere de retorikaj alparoloj kaj aliaj stilaĵoj, havas preĝan karakteron.