Jankovska emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jankovska emberizo
Jankovska emberizo
Jankovska emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. jankowskii
Emberiza jankowskii
(Taczanowski, 1888)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jankovska emberizo (Emberiza jankowskii) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Norda Koreio kaj Rusio. Ties natura habitato estas moderklimata arbustaro kaj herbejo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu birdo estas bruneca supre kun malhela strieco dorse, kio iĝas nigreca en supra dorso, nigreca en flugiloj kaj vosto. La subaj partoj estas blankecaj kun helbruna nuanco en flankoj kaj malhelbruna makulo en centra ventro. La kapobildo montras brunajn kronostrion al nuko, alokula strio el bekobazo kaj tre markata kaj longa mustaĉa strio. La orelareo estas grizeca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]