Jarkando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarkando
rivero
Bazaj informoj
Longeco 858 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Ŝinĝango
vdr
la dezerto Taklamakano proksime de la oaza urbo Jarkend ricevas akvon pere de la samnoma rivero Jarkend kaj tial havas vegetaĵan zonon

La rivero Jarkando - ĉine 叶尔羌河, Ye'erqiang He; angle YarkandYarkent - longas 1.070 kilometrojn kaj estas unu el la fontoriveroj de la rivero Tarim en Ĉinio (Azio).

La rivero ekestas en la pleja okcidento de Ĉinio en la ujgura aŭtonoma regiono Ŝinĝango. La fontoloko estas en la alta montaro Karakorumo. De tie ĝi fluas norden tra la montaro, jam rapide post la fontoloko konsistigas la limon al la najbara montaro Kunlun kaj atingas la okcidentan parton de la baseno Tarim. Tie en alteco de 1.270 metroj super la marnivelo li trafluas la samnoman oazan urbon Jarkend respektive Jarkand kaj la okcidenton de la dezerto Taklamakano en nordorienta direkto. Sude de la urbo Aksu la rivero enfluas la pli grandan riveron Tarim, tiom longe kiom ĝi post sia vojo tra la tre seka pejzaĝo ĉe la enfluejo ankoraŭ portis akvon: Ankoraŭ dum la 1950-aj jaroj la rivero Jarkend alportis al la rivero Tarim ĉiujare inter 1 kaj 1,5 miliardojn da m³ akvo, sed ekde la jaro 1979 la finaj kilometroj de la rivera baseno estas tute senakvaj. Pro tio en la regiono inter la jaroj 1979 kaj 1993 mortis 59 procentoj de la riverobordaj poploj.