Jasuĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasuĝo · یاسوج
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad
Telefonkodo 0741
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 505  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 40′ N, 51° 35′ O (mapo)30.66666666666751.583333333333Koordinatoj: 30° 40′ N, 51° 35′ O (mapo) [+]
Alto 1 870 m [+]
Horzono UTC+03:30
Jasuĝo · یاسوج (Irano)
Jasuĝo · یاسوج (Irano)
DEC
Jasuĝo · یاسوج
Jasuĝo · یاسوج
Situo de Jasuĝo · یاسوج

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yasuj [+]
vdr

Jasuĝo, persalingve ياسوج‎ estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad en Irano. Jasuĝo estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jasuĝo situas sur altebenaĵo en Zagros-montaro inter altaj montoj en sudokcidenta Irano je 558 km de Teherano [1]. Rivero trafluas la urbegon.

Panoramo de Jasuĝo

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Tie venkis Aleksandro la Granda kontraŭ la persoj. La urba municipo de Jasuĝo estis kreita en 1970.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Jasuĝo estas industria urbo, kie funkcias uzino pri sukeroj, karban elektrejon kaj rafinejon. Manfaraĵoj estas tapiŝoj, korboj, brikoj, kaheloj.

Medicina kaj kemia universitatoj funkcias en la urbego.

Panoramo kun rivero kaj ponto en Jasuĝo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jasuĝo estis konektita kun la tutlanda vojreto, krome ĝi havas flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jasuĝo situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 865 mm. Inter junio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 15,2 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-septembro ofte estas pli, ol 30 °C. En la proksimaj altaj montoj glaĉeroj estas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loka muzeo malfermita en 2002 prezentas ekzemple arkeologiajn restaĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]