Jazid la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jazid la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 644
en Damasko
Morto 11-an de novembro 683 (0683-11-11)
en Damasko
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Umajida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Umajadoj vd
Patro Mu'aŭija ibn Abi Sufjan vd
Patrino Maisun bint Bahdal vd
Edz(in)o Fakhitah bint Abi Hashim vd
Infanoj Mu'aŭija la 2-a • Atikah bint Jazid • Ĥalid bin Jazid • Abd Allah ibn Yazid vd
Profesio
Okupo poeto • guberniestrokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jazīd ibn Muaŭija

Abu Ĥalid Jazid ibn Mu'aŭija (arabe أبو خالد يزيد بن معاوية‎, Abū Ĥālid Jazīd ibn Muʿāŭija, ankaŭ nomata Jazid la 1-a, (naskiĝis en 644; mortis la 11-an de novembro 683 ĉe Damasko) estis de 680 ĝis sia morto la dua Umajida Kalifo, kiu ekhavis la regadon de la dinastio post la morto de sia patro Mu'aŭija la 1-a en 680. Lia kaliflando estis agnoskita nek de Ĥusejn ibn Ali nek de Abd Allah ibn al-Zubajr.

Li batalis kontraŭ Ĥusejn ibn Ali, filo de Ali kaj nepo de Mahomedo, kaj venkis super li en la batalo de Karbalo en la jaro 680. Post la morto de Ĥusejn, Karbalo iĝis pilgrimejo por la venkitoj, la ŝijaistoj, kiuj rememoras la funebran tagon aŭ "Aŝuro" ĉiujare, la 10an de la monato mujarram.

Zubajr, antaŭ la malkontento kontraŭ la Umajidoj, deklariĝis ribele kaj rifuĝiĝis en Medino, kie li proklamiĝis kalifo. Jazid klopodis finigi la ribelon, sendante al Mekko Ŭalid ibn Utbah por aresti Zubajr.[1] Ŭalid invadis Heĝazon, kaj konkeris Medino post la sangelverŝa batalo de al-Harra de la jaro 683 sekvita de la sieĝo al Mekko. La subita morto de Jazid la 11an de Novembro 683 metis finon al la kampanjo kaj la umajadoj eniris en kaoso. Jazid estis entombigita en Damasko kaj estis sukcedita de sia filo Mu'aŭija la 2-a.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Najeebabadi, Akbar Shah (2001). The History of Islam v. 2. Riyadh: Darussalam. p. 110. ISBN 9960892883.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michael Jan de Goeje (1911). Encyclopædia Britannica, eld. «Caliphate. The Ommayad Dynasty; Rule of Yazid»